Ferenc Fejtő | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
François Fejtő | |||||
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1909 en Nagykanizsa | ||||
Morto | 2-an de junio 2008 (98-jaraĝa) en 4-a arondismento de Parizo, Parizo, Francio | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | franca • germana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Pécs vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • historiisto • literaturkritikisto • politikologo • lektoro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ferenc FEJTŐ, france François Fejtő [fransoa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejtő Ferenc estis hungara historiisto, literaturhistoriisto, kritikisto, verkisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2001).
Ferenc Fejtő naskiĝis kiel Fischel Ferenc la 31-an de aŭgusto 1909 en Nagykanizsa. Li mortis la 2-an de junio 2008 en Parizo.
Biografio
Ferenc Fejtő devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Pécs, poste en Universitato Pázmány. Dum lernado li prenis la katolikan religion kaj jam tiam li poemadis. Poste li ekinstruis, sed sekrete li aliĝis al komunistoj. Lia amiko iĝis Attila József. En 1932 li estis kondamnita pro politikaĵo. En la sekva jaro li edziĝis. Baldaŭe li forlasis la komunistojn kaj verkadis en Népszava kaj Nyugat. En 1938 li fuĝis al Francio, kie li sendis artikolojn al Hungario kaj li konatiĝis kun Egon Erwin Kisch, Arthur Koestler, György Faludy. Dum la 2-a mondmilito li batalis por Francio. Post la venko dufoje li hejmenvojaĝis, sed vidanta la komunistajn agojn li interrompis la rilatojn kun Hungario. En 1955 li ekhavis francan ŝtatanecon kaj li aktive verkadis en francaj gazetoj. Post la politika ŝanĝo en Hungario li kelkfoje vizitis Hungarion. Li havis filon kaj ekster geedziĝo filinon. Post la morto li estis entombigita en Budapeŝto. Li ricevis francajn, hungarajn, italan, francan, internacian premiojn.
Memorigiloj
Verkaro hungare (elekto)
- Érzelmes utazás (1936) - romano
- Európa az 1848-as forradalmak előestéjén – Európa tavasza, (1948)
- Budapesttől Párizsig. Emlékeim. (De Budapeŝto ĝis Parizo) (1990) - memuaro
- A népi demokráciák története I–II (Historio de la popoldemoratioj) (1991)
- József Attila – A szép és jó szó mestere, (Attila József - Majstro de la bela vorto)
- A magyar tragédia 1956 (La hungara tragedio 1956), (2006)
Verkaro en aliaj lingvoj (elekto)
- Henri Heine, (1946) angle
- Ungheria 1945–1957 (1957)
- Budapest, l’insurrection 1956., (1966)
- Le coup de Prague 1948 (1976)
- La fin des démocraties populaires, (1992)