Ferenc Földes | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ferenc Földes | ||
Naskiĝo | 16-an de marto 1910 en Bistrița | |
Morto | 13-an de januaro 1943 (32-jaraĝa) en Ukraina Soveta Socialisma Respubliko | |
Lingvoj | franca • hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo vd | |
Profesio | ||
Okupo | politika aktivisto • verkisto • filozofo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
FÖLDES Ferenc (feoldeŝ) estis hungara kulturpolitikisto, filozofia verkisto. Li naskiĝis en Beszterce la 16-an de marto 1910 kaj mortis en Ukrainio la 13-an de januaro 1943.
Biografio
Ferenc Földes inter 1928 kaj 1932 pristudis filozofion en Parizo (Sorbonne), en Bologna, denove en Sorbonne. Li aliĝis al maldekstra organizo Union Fédérale des Étudiants. Li revenis en Hungarujon en 1932, sed kiel senlaborulo li instruis ligvojn. Inter 1932–34 li laboris en la Országos Ifjúsági Bizottság (Landa Junulara Komitato). En marto de 1934 oni komdamnis lin je kvarmonata malliberejo. Post eliberiĝo li komencis verki sociajn kaj filozofiajn artikolojn, studojn. En la fino de 1938 li doktoriĝis en Bologna. Liaj artikoloj aperis en Népszava, Kelet Népe, Ország Útja, Korunk kaj en Üzenet de Parizo. En 1941 aperis lia verko A munkásság és a parasztság kulturális helyzete Magyarországon (Bp., 1941). En somero de 1942 oni forportis lin al laborservo en Sovetunion. La 13-a de januaro 1943 li malaperis.
Verkoj
- F. F. válogatott művei (Selektitaj verkoj) (Bp., 1957).