Ferenc Esterházy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de septembro 1715 en Pápa | ||||
Morto | 7-an de novembro 1785 (70-jaraĝa) en Bernolákovo | ||||
Tombo | Preĝejo de Sankta Kruco (Ganna) vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Esterházy | ||||
Patro | Franz Graf Esterházy von Galántha vd | ||||
Patrino | Szidónia Pálffy vd | ||||
Gefratoj | Károly Eszterházy • Miklós Esterházy de Galántha vd | ||||
Infanoj | Ferenc Esterházy • Mária Anna Eleonóra, Gräfin Esterházy de Galántha vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • komponisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Banuso de Kroatio | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Ferenc Esterházy [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Ferenc estis hungara ĉefkanceliero, banuso, departementestro, mecenato, framasono. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai. Lia frato estis Károly Eszterházy. Lia nomo en Kroatio estis Franjo Esterházy.
Ferenc Esterházy naskiĝis la 19-an de septembro 1715 en Pápa. Li mortis la 7-an de novembro 1785 en Vieno.
Biografio
Ferenc Esterházy komencis sian karieron en kortego de Habsburgoj en Vieno. Inter 1752–1754 li havis postenon en la kortega teatro, inter 1760–1783 li estis departementestro de Moson. En 1757 li fondis hospitalon en Pápa. En 1762 li estis nomumita ĉefĉambelano, post 3 jaroj ĉefkanceliero, en 1783 banuso de Kroatio. En 1763 li establis la unuan hungaran orfejon en unu el siaj kasteloj, samtempe li fondis uzineton kaj lernejon por la inĝenieraj scioj. Li apogis politikon de Maria Tereza de Aŭstrio, sed dum regado de Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) li defendis la hungarajn interesojn. En 1771 li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Memorigiloj
- memortabulo en hospitalo de Pápa
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-04-12 per la retarkivo Wayback Machine