Ferenc Czinke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Czinke Ferenc |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1926 en Nagyrozvágy |
Morto | 23-an de novembro 2000 (74-jaraĝa) en Salgótarján |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Tokaj-Hegyalja • Hungara Belarta Universitato • Marxizmus-Leninizmus Esti Egyetem |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikartisto • instruisto |
Ferenc Czinke [cinke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czinke Ferenc estis hungara pentristo, mezlerneja instruisto.
Ferenc Czinke naskiĝis la 4-an de novembro 1926 en Nagyrozvágy, li mortis la 23-an de novembro 2000 (laŭ alia informo la mortotago estas la 1-a) en Salgótarján.
Biografio
Ferenc Czinke frekventis mezlernejon en Sárospatak, poste en 1947 li akiris pedagogian diplomon en la sama urbo. En 1956 li akiris plian diplomon en Hungara Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Szőnyi kaj János Jakuba. Inter 1960 kaj 1964 li havis stipendion, en 1964 li studvojaĝis al Romo. Ekde 1964 li instruis en Salgótarján, baldaŭ li studvojaĝis al Italio, Aŭstrio, Turkio, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Sovetunio, Bulgario. Li kreis plej ofte akvafortojn, litografiaĵojn, ksilografiaĵojn, kolaĝojn, komputilajn grafikaĵojn; pli malofte pentraĵojn, skulptaĵojn, sekpentraĵojn, mozaikojn. Li ricevis premiojn inter 1957-1988.
El solaj ekspozicioj
- 1954, 1978 Balassagyarmat
- 1957, 1982, 1985 Salgótarján
- 1963 Romo
- 1969 Arthalo Budapeŝto
- 1973 Linz
- 1976 Venecia Bienalo
- 1977, 1986 Budapeŝto
El grupaj ekspozicioj
- 1968 Moskvo
- 1971 Venecia Bienalo
- 1972, 1974, 1976 Banská Bystrica
Elektitaj artaĵoj
- Lajos Kossuth (reliefo, Pácin, 1948)
- A balatoni rege (Tihany, 1978, murpentraĵo)
- Városköszöntő térplasztika (Salgótarján, 1983)
- I. és II. világháborús emlékmű (Pácin, 1992 monumento-reliefo)
- Radnóti eclogák (grafika serio)