Ferenc Chiovini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Chiovini Ferenc |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1899 en Besenyszög |
Morto | 9-an de decembro 1981 (82-jaraĝa) en Szolnok |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Márta Chiovini |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ferenc Chiovini, laŭ hungarlingve kutima nomordo Chiovini Ferenc estis hungara pentristo. Lia filino estis Márta Chiovini, lia nepino estis Mária Aszódi.
Ferenc Chiovini naskiĝis la 16-an de novembro 1899 en Besenyszög, li mortis la 9-an de decembro 1981 en Szolnok.
Biografio
Ferenc Chiovini frekventis gimnazion en Szolnok, ekde 1917 li batalis en la 1-a mondmilito. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1924, poste li plulernis en Romo kaj Florenco. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Rudnay kaj Pál Vágó (pentristo). En 1926 li aliĝis al Artistkolonio (Szolnok), ekde tiam li ankaŭ ekspoziciis. En la sekva jaro li edziĝis, baldaŭ li havis filinon. En la jaroj 1935 kaj 1936 li studis en Romo helpe de stipendio. Dum la 2-a mondmilito li kaŝiĝis, poste li partoprenis en rekonstruado de la artistkolonio. Li pentradis plej ofte pejzaĝojn. Li ricevis premiojn inter 1938-1974.
El solaj ekspozicioj
El grupaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1926, 1932, 2014)
- Arthalo Budapeŝto (1926, 1928)
- Nurenbergo (1929, kun granda sukceso)
- Barcelona (1931)
- Venecia Bienalo (1932)
- Romo (1934) • Nemzeti Szalon, Budapest
- Vieno (1936)
Elektitaj pentraĵoj
- Csónakok a Tiszán
- Tehenek
- Abrakoló lovak
- Zagyvahíd építés
- freskoj en preĝejoj de Jászszentandrás, Békésszentandrás, Preĝejo Sankta Spirito (Szolnok), Cegléd
Memorigiloj
- bazlernejo de Besenyszög prenis la nomon Chiovini Ferenc