Ferenc Cakó | |
---|---|
Ferenc Cakó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1950 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • universitata instruisto • animaciisto |
Ferenc Cakó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Cakó Ferenc estis hungara reĝisoro, grafikisto, altlerneja instruisto.
Ferenc Cakó [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1950 en Budapeŝto.
Biografio
Ferenc Cakó frekventis industriartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, liaj plej gravaj instruistoj estis Gábor Gacs kaj László Miskolczi (pentristo). Li akiris diplomon en arta altlernejo en 1973, li komencis okupiĝi pri animaciaj filmoj jam dum la studentaj jaroj. Inter 1974 kaj 1991 li produktis animaciajn filmojn, ekde 1977 li jam estis reĝisoro. En 1996 li establis propran filmostudion. Tiutempe li instruis en la Industriarta Universitato, ekde 2010 li estis docento en Universitato de Okcidenta Hungario. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) ekde 1983, en 2024 premion Kossuth.
Li furoris pri animacioj, kiuj estis faritaj tiel, ke li disĵetis sablojn sur vitro, el tio kreiĝis filmo (vidu la foton!). Li kreas ankaŭ afiŝojn kaj ilustras librojn.
Elektitaj solaj ekspozicioj
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Miskolc (1975-1979)
- Szeged (1981)
- Budapeŝto (1983, 1998)
Elektitaj filmoj
- Petőfi (1973)
- A szék (1978)
- Ad astra (1982)
- Sebaj Tóbiás (serio, 1982–1983)
- Ab ovo (sablodisŝuta filmo, 1987)
- Labirintus (pupteatra filmo, 1999)
- Levelek (2006)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio