Ferenc Újházy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Újházy Ferenc |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1827 en Szolnok |
Morto | 7-an de junio 1921 (93-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • fotisto |
Ferenc Újházy [UjhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Újházy Ferenc estis hungara pentristo, instruisto.
Ferenc Újházy [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1827 en Szolnok, li mortis la 7-an de junio 1921 en Budapeŝto.
Biografio
Ferenc Újházy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en 1843 studis pentradon de Jakab Warschag, ekde 1846 en Jakab Marastoni en Pest (urbo). Li interrompis la lernadon kaj li batalis por la Hungara revolucio de 1848, poste en Vieno li studis pentraĵojn en muzeoj. Baldaŭ li revenis al Pest kaj Buda, kie li establis atelieron. Inter 1860 kaj 1870 li havis privatan pentristan lernejon. En 1868 li ekinstruis ankaŭ en lernejo de Buda, en la sekva jaro li akiris pedagogian diplomon. Lia pentraĵo ricevis premion en 1911 en Budapeŝto. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn.
Ekspozicioj
- Pest (1847, 1851, 1856, 1861, 1864)
- Parizo (1867)
- Arthalo Budapeŝto (1922)
Elektitaj ĝenroj kaj pejzaĝoj
- En ŝtormo
- Diboĉantoj, (1860)
- Paŝtisto antaŭ ŝtormo (1870)
- Porkobuĉado (1878)
- Vojaĝanto antaŭ la gastejo (1890)
- Pejzaĝo kun Balatono
- Pejzaĝo kun figuroj
- Kolonelo Alois Alnoch von Edelstadt kiel kadavro
Elektitaj aĵpentraĵoj
- (1862)
- (1870)
- (1881)
- (1885)
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-14. Alirita 2018-09-14.