Ferenc Ábel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de julio 1722 en Maniga (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 11-an de oktobro 1784 en Eperjes (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Lingvoj | slovaka • latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | teologo • predikisto • poeto • misiisto • pedagogo |
Ferenc Ábel, aŭ František Xaver Ábel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábel Ferenc estis hungaria slovaka pastro, jezuito, altlerneja instruisto.
Ferenc Ábel[1] naskiĝis la 9-an de julio 1722 en Maniga (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Malženice en Slovakio), li mortis la 11-an de oktobro 1784 en Eperjes (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Prešov en Slovakio).
Biografio
Ferenc Ábel frekventis gimnaziojn en Eperjes kaj Kassa, en 1740 li aliĝis al la jezuitoj. Li studis filozofion en Kassa, ekde 1751 teologion en Jezuita Universitato en Nagyszombat, en 1758 li akiris diplomon. Post 2 jaroj li instruis etikon kaj juron en la universitato. Post la sekulariĝo de la universitato en 1773 li estis slovaka pastro en Eperjes.
Elektitaj kontribuoj
- Betulia pia Judithae fraude servata (1749-1750)
- Učenj Kŕesťanské v otázkach a odpovedách (1762)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.