Ferdinand von Lindemann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ferdinand von Lindemann | |||||
Naskonomo | Carl Louis Ferdinand | ||||
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1852 en Hanovro | ||||
Morto | 6-an de marto 1939 (86-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Tombo | Tombejo Waldfriedhof en Munkeno vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Germanio vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Hanovro • Germana Regno • Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen • Munkena universitato • Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | nombroteorio vd | ||||
Aktiva en | Munkeno • Freiburg vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Felix Klein vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carl Louis Ferdinand von LINDEMANN (12a de aprilo, 1852 – 6a de marto, 1939) estis germana matematikisto, fama pro sia pruvo, publikigita en 1882, ke π (pi) estas transcenda nombro, kun signifo, ke ĝi ne estas radiko de ajna polinomo kun racionalaj koeficientoj.
Li studis matematikon en Gotingeno, Erlangeno kaj Munkeno. En Erlangeno li doktoriĝis, kontrolita de Felix Klein,[1] pri ne-Eŭklida geometrio. Lindemann poste instruis en Würzburg kaj en la Universitato de Freiburg. Dum sia restado en Freiburg, Lindemann skizis sian pruvon ke π estas transcenda nombro. Post tiu restado en Freiburg, Lindemann transiris al la Universitato de Königsberg. Dum profesoreco en Königsberg, Lindemann agadis kiel superrigardinto por la doktorigaj disertacioj de matematikistoj David Hilbert, Hermann Minkowski kaj Arnold Sommerfeld.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Ferdinand von Lindemann en Mathematics Genealogy Project Alirita la 30an de oktobro 2019.