Ferdinand Eisen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1914 en Nursi |
Morto | 31-an de oktobro 2000 (85-jaraĝa) en Talino |
Tombo | Metsakalmistu |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Estonio |
Alma mater | Universitato de Tartu |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • instruisto • edukteoriisto |
Ferdinand EISEN (naskiĝis 1914, mortis 31-an de oktobro 2000) estis estona esperantisto kaj iama ministro pri klerigo de Estona Soveta Respubliko (1960-80), kiu prezidis (1980-91) la landan Esperanto-asocion.
Lerninte Esperanton en la 1930-aj jaroj, li subtenis ĝin multmaniere en Estonio, kaj lia renomo forte kontribuis al la grandaj sukcesoj de la jaroj 70/80-aj, kiam ŝtataj eldonejoj aperigis dekkvinon da beletraj libroj estonaj en Esperanto, kaj dudeko da lernejoj fakultative instruis la lingvon. Eisen estis ankaŭ fakdelegito de UEA pri filozofio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.