Fera (III) sulfato | |||
![]() | |||
Plata kemia strukturo de la Fera (III) sulfato | |||
![]() | |||
Kristaloj de Fera (III) sulfato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 10028-22-5 | ||
ChemSpider kodo | 23211 | ||
PubChem-kodo | 24826 | ||
Merck Index | 15,4059 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | griz-blankaj tre higroskopaj kristaloj | ||
Molmaso | * 399.88 g mol−1 (anhidra)
| ||
Denseco | * 3.097 g cm−3 (anhidra)
| ||
Fandpunkto | * 480 °C (anhidra)
| ||
Refrakta indico | * 1,814 (anhidra)
| ||
Solvebleco | * Malmulte solvebla en akvo kaj etanolo kiam en la anhidra formo.
| ||
Mortiga dozo (LD50) | 500 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R22 R36/37 | ||
Sekureco | S26 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H302, H314, H315, H318, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P234, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P363, P391, P403+233, P404, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fera (III) sulfato aŭ ferika sulfato estas neorganika komponaĵo, ordinare flava, rombe kristala salo malmulte solvebla en akvo en meditemperaturo sed tre solvebla en ĉeesto de etaj kvantoj da fera (II) sulfato. Ĝi uzatas kiel mordanto en tinkturfabrikado kaj kiel koaguliganto al industriaj restaĵoj. Ĝi same uzatas kiel pigmentoj, kaj en mergaj banoj al purigado de aluminio kaj acero. Medicine ĝi uzatas kiel adstringa kontraŭhemoragia kuracilo.
Okazejo
Ferika sulfato nature okazas sub la formo de la mineralo mikasaito, iu miksaĵo da fero-aluminia sulfato. La anhidra formo tre rare okazas kaj konektiĝas kun karbo-bruladoj. La hidratoj estas pli ordinaraj kaj la kokimbito (ferika sulfato naŭhidratigita) plej eble estas la plej ofte trovata inter ili. La para-kokimbito estas alia rare trovata formo de erco naŭhidratigita.
La kornelito (sephidrata) kaj la Quenstedtito[2] (dekhidrata) ankaŭ estas rare trovataj. La laŭzenito (kvin- aŭ seshidrata) estas duba specimeno. Ĉiuj menciitaj naturaj hidratoj estas malstabilaj komponaĵoj ligitaj al oksidigo de ferhavaj primaraj mineraloj (ĉefe pirito kaj markazito) en erco-koridoroj.
![](../I/Coquimbite_crystal_structure.png.webp)
Sintezoj
- Industrie, la ferika sulfato preparatas per forta hejtado de la pirito kaj la markazito kun NaCl en la aero:
- Aŭ per dissolvado de la ferika oksido en sulfata acido:
- En praktika laboratorio, ferika sulfato preparata ekde la ferika hidroksido
- La preparado kun la sama pureco estas akirita per oksidigo de fera (II) sulfato kun nitrata acido:
- Feroza sulfato povas oksidiĝi per interagado kun la aera oksigeno aŭ sulfata duoksido:
- Per interagado de la sulfata acido, nitrata acido sur la fera sulfido:
- Per oksidigo de la fera dusulfido kaj koncentrita sulfata acido:
- Fera (III) amonia sulfato reakcias kun sulfata acido en ĉeesto de kalia dukromiato:
- Ferika sulfato estigeblas ekde lal termika malkomponaĵo de la fera (II) sulfato:
- Per interagado de la kalia ferato kun diluita sulfata acido:
- Kiam hejtata, ferika sulfato kvinhidrata fariĝas anhidra:
- Feroza sulfato povas oksidiĝi en ĉeesto de ksenona oksido kaj sulfata acido:
Reakcioj
- Ferika sulfato iĝas feroza sulfato en ĉeesto de metala fero:
- Ferika sulfato reduktiĝas al feroza sulfato per interagado de la kupra sulfido kun la ferika sulfato:
- La fera seshidrata katjono estas reduktita al fera hidrokso-kvinhidrata katjono kun ŝanĝo de koloro al brun-ruĝeta:
- Varma akvo aŭ akvo-vaporo malkomponas ferikan sulfaton:
- Anhidra ferika sulfato malkomponiĝas per hejtado:
- Alkalaj solvaĵoj malkomponas ferikan sulfaton, la reakcio dependas de la koncentriĝo de la alkaloj:
- Se egalmoluma solvaĵo de ferika sulfato interreakcias kun alkalo, la rezulto estas kompleksa feroksido:
- Kun solveblaj saloj de fosfata acido ĝi formas nesolveblan ferikan fosfaton: