Feodora de Saksio-Meiningen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Feodora von Sachsen-Meiningen | |||||
Naskiĝo | 29-an de majo 1890 en Hanovro | ||||
Morto | 12-an de marto 1972 (81-jaraĝa) en Freiburg | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Wettin vd | ||||
Patro | Frederiko de Saksio-Meiningen vd | ||||
Patrino | Countess Adelaide of Lippe-Biesterfeld vd | ||||
Gefratoj | Princess Adelheid, Princess Adalbert of Prussia • Prince Ernst of Saxe-Meiningen • Georg, Prince of Saxe-Meiningen • Bernhard, Prince of Saxe-Meiningen vd | ||||
Edz(in)o | Vilhelmo Ernesto de Saksio-Vajmaro-Eisenach vd | ||||
Infanoj | Princess Sophie of Saxe-Weimar-Eisenach • Charles Augustus, Hereditary Grand Duke of Saxe-Weimar-Eisenach • Bernhard Friedrich Prinz von Sachsen-Weimar-Eisenach • Jörg Wilhelm Albrecht Brena vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Granddukino Feodora Karola Charlotte Marie Adelheid (naskiĝinta la 29-an de majo 1890 en Hanovro, mortinta la 12-an de marto 1972 en Freiburg im Breisgau) estis la unua infano de princo Frederiko, la plej juna filo de duko Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen.
Vivo
Kiam ŝi vizitis somere la Wilhelmshöhe-palacon en Kaselo, imperiestro Vilhelmo la 2-a trudis ŝin al geedziĝo kun la vidvo kaj brava soldato Vilhelmo Ernesto de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Kelkaj interpretis tiun ĉi nefeliĉan geedzecon interkonsento inter imperiestro Vilhelmo kaj la duko Georgo kies edzinigo morganata malplaĉis al multaj.[1]
La geedziĝo inter Feodora kaj Vilhelmo Ernesto okazis la 14-an de januaro 1910; lia unua edzino Karolino de Saksio-Vajmaro-Eisenach mortis post nur 18 monatoj de geedzeco.
En la aĝo de 23 jaroj Feodora estis en sanatorio pro ekmalsaniĝo post vizito de hejmo fondita de ŝi. La loĝantoj de Vajmaro tre ŝatis ŝin ankaŭ pro ŝia zorgado kaj engaĝiĝo pri malriĉuloj kaj suferintoj.
Ŝi fondis Feodora-hejmon en Vajmaro. Por ŝi nomiĝis promenejo ĉe Kartuzia ĝardeno (Eisenach).
Notoj
- ↑ "Why the Kaiser Wasn't At Wedding", The Washington Post, 11.1.1910