Feodora-hejmo (germane: Feodoraheim, Feodorenheim aŭ Wolfgang-Soergel-Haus) estas monumentprotektita konstruaĵo en Vajmaro, Germanujo.[1]. Ĝi troviĝas proksimege norde de la Jakobo-kirko.
Historio
Ĝi nomiĝis por granddukino Feodora de Saksio-Meiningen sub kies ŝirmo ĝi starigitis kiel suĉinfanejo. La de ŝi subtenata organizaĵo nomiĝis Patriotisches Institut für Frauenvereine. Inaŭguro ĝia estis en la 11.4.1912 surloke de jam pere de Maria Pavlovna Romanova en 1857 konstruita infanvartejo.
Alikonstruo fariĝis en 1913 kaj poste la tuto iĝis porinfana kliniko. [2] La konstruplanon faris la arĥitekto August Lehrmann. Porsuĉfinanvartejo aliloke en Vajmaro situanta baldaŭ ankaŭ tien-ĉi lokigitis funkcionte ĝis 1926. Ekde la 1920-aj jaroj pli kaj pli malsanaj infanoj akceptitis pro ke la funkcio de la hejmo aliorientiĝis pli kaj pli. Tio necesis ankaŭ pligrandigo. Eoste alvenis refektorio, poste supre teraso kaj poste okcidenta alo kun aliaj ĉambroj por la porflegista trejnado.
Dum nazia tempo la vajmara hejmo laboris, laŭ komisio de la eŭgenika debilulekstermejo de Stadtroda, kiel intertempa hejmigstacio antaŭ plutransporto al Stadtroda. De tie multaj neniam plu revenis. En 1977 malfermitis moderna pediatria centro. Post Turniĝo instalitis ene ankau neporinfanaj medicinaj laborejoj.
Arĥitekturo
La domo bombade trafitis en la 9.2.1945. En 1949 rekomenciĝis profesia infanzorgado. La tegmento havas lukarnojn kun meza, elsaltanta kolonego kun vertikala akso je la portalo de la pluretaĝa domo. Ekde 2005 ĝi gastigas esploradstacion nome Senckenberg-Institut (Quartärpaläontologie), kiu apartenas ekde 2000 al la Senckenberg-instituto frankfurta. Sur la portalo el travertino estas timpano kun reliefo pri virinoj kaj infanoj atestante la iaman uzon doman. Malsupre legeblas sur valorŝtala plakedo la nuna oficiala nomo Wolfgang-Soergel-Haus. Tio honoras la vajmaranon kaj paleontologon Wolfgang Soergel.[3]
Notoj
- ↑ Monumentolisto, stato de 2019. Arkivita el la originalo je 2021-05-12. Alirita 2021-11-18.
- ↑ "Feodoraheim", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 117.
- ↑ Senckenberg Forschungsinstitut und Naturmuseum Frankfurt/M. – Quartärpaläontologie – Weimar
Eksteraj ligiloj
- Carolin Eberhardt: Pri Feodora-hejmo ĉe weimar-lese.de