Fenotipo estas aro de signoj morfologiaj, fiziologiaj kaj biokemiaj de individuo. Fenotipaj markoj ekestas kaŭze de agado de genoj, tamen tiu ĉiu agado modifikatas per ĉirkaŭaĵa influo.

Biogeografiaj modeloj kaj teritoriaj distribuoj estas klarigitaj aŭ antaŭviditaj pere de la sciaro pri la fenotipaj trajtoj kaj niĉopostuloj de specio.[1] Specioj havas funkciajn trajtojn kiuj estas unike adaptitaj al la ekologia niĉo. Trajto estas mezurebla propreco, nome fenotipo, aŭ karaktero de organismo kiu povas influi ties survivadon. Genoj ludas gravan rolon en la interagado de la disvolvigo kaj de la media esprimo de trajtoj.[2] Loĝantaj specioj evoluigas trajtojn kiuj kongruas kun la selektigaj premoj de iliaj lokaj medioj. Tio tendencas havigi al ili kompetitivan avantaĝon kaj diskuraĝigas simile adaptitajn speciojn kiuj havas koincidan geografian teritorion.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Pearman, P. B.; Guisan, A.; Broennimann, O.; Randin, C. F. (2008). "Niche dynamics in space and time". Trends in Ecology & Evolution. 23 (3): 149–158. doi:10.1016/j.tree.2007.11.005. PMID 18289716.
  2. Levins, R.; Lewontin, R. (1980). "Dialectics and reductionism in ecology" (PDF). Synthese. 43: 47–78. doi:10.1007/bf00413856. Arkivita el la originalo (PDF) la 15an de oktobro 2019.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.