Vento de Föhn [føːn] aŭ Feno nomiĝas vento kiu okazas kiam malalta nivelo de aero estas movata super montaron. Dum la vento supreniras, ĝi ekspansias kaj malvarmiĝas, kio kaŭzas pluvon. La preskaŭsenakva aero poste moviĝas super la pintoj kaj, kiam ĝi subeniradas, varmiĝas pro la altiĝanta aerpremo kaj tiel estigas varman sekan venton. Tiaj ventoj povas - je ekstremaj kazoj - plialtigi la temperaturon je 30 °C en malmultaj horoj.
Nomo
La nomo devenas de la germana nomo de vento kiu blovas trans la Alpojn de sudo al nordo.
Ankaŭ aliaj lokaj nomoj estas uzataj por tiaspecaj ventoj:
- "Vento de Zonda" en Argentino
- "Vento de Chinook" en la rokmontaro en Usono/Kanado kaj la Chugach montaro en Alasko
- "Vento de Diablo" apud San Francisco, Usono
- "Vento de Santa Ana" en Suda Kalifornio
- "Nor'wester" en suda Novzelando
- "Noroeste" en Santos
- "Halny" en la Karpatoj
- "Fogony" en la Pireneoj de Katalunio
Kuriozaĵoj
Feno ankaŭ signifas aparaton por fari varman aerfluon, ekz. harsekigilo. Tiel same, Fön estas ankaŭ vaste uzata nomo por harsekigilo en la germana lingvo.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.