Fenetila izocianido
Fenetila izocianido
Plata kemia strukturo de la
Fenetila izocianido
Fenetila izocianido
Tridimensia kemia strukturo de la Fenetila izocianido
Alternativa(j) nomo(j)
  • izociano-etilbenzeno
  • Fenetila karbilamino
  • Fenetila izonitrilo
  • Benzeno-propano-izonitrilo
  • Benzeno-propano-izocianido
Kemia formulo
C7H9C≡N
CAS-numero-kodo59795-89-0
ChemSpider kodo2037084
PubChem-kodo427710
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora aŭ flaveca oleo kun malagrabla odoro
Molmaso131,178g mol−1
Denseco0,951g/cm−3
Refrakta indico 1,5185[1]
SolveblecoAkvo:nesolvebla[2]
Mortiga dozo (LD50)71 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H312, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P363, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fenetila izocianidofenetila karbilaminofenetila izonitrilo estas kemia komponaĵo kun molekula formulo C7-H9-N≡C estas izomero de la fenetila cianidoC7-H9-C≡N. Saloj kaj esteroj de la izocianida acido nomatas izocianidoj. Fenetila izocianido estas senkolora likvaĵo, danĝera kaj toksa substanco kun malaltaj fandopunkto kaj bolpunkto.

En 1859 la unua izocianido estis sintezita de homoj kaj en 1950 la unua natura izocianido estis malkovrita. Nun, komence de 21-a jarcento, centoj da izocianidoj estis izolitaj kaj en prokariotoj kaj eŭkariotoj kaj miloj estis sintezitaj en la laboratorio. Por kelkaj el ili ilia ekologia rolo estas konata, kaj ilia potenca biologia agado kiel kontraŭbakteriaj, kontraŭfungaj, kontraŭmalariaj, kontraŭsukcesaj, kaj kontraŭtumoralaj kunmetaĵoj estis priskribitaj. Tamen, la izocianidoj ne akiris bonan reputacion inter medikamentaj kemiistoj kiuj erare konsideras ilin aŭ tro reakciemaj aŭ metabole malstabilaj, kaj tio limigis ilian ĉefan uzon al teknikaj aplikoj kiel perantoj en kunordiga kemio.[3]

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de fenetila izocianido per senhidratigo de la fenetila formamido:

3 fenetila formamido + fosfora triklorido 3 fenetila izocianido + fosfita acido + 3 klorida acido

Reakcio 2

  • Preparado de fenetila izocianido per interagado de fenetila formamido kun fosfora pentoksido:

6 fenetila formamido + fosfora pentoksido 6 fenetila izocianido + 4 fosfata acido

Reakcio 3

  • Preparado de fenetila izocianido per interagado de fenetila formamido kun tionila klorido:

fenetila formamido + tionila klorido fenetila izocianido + 2 klorida acido + sulfura duoksido

Reakcio 4

  • Preparado de fenetila izocianido per interagado de fenetila klorido kun arĝenta (I) izocianido:[4]

fenetila klorido + arĝenta (I) izocianido fenetila izocianido + arĝenta (I) klorido

Reakcio 5

  • Preparado de fenetila izocianido per alkohola transesterigo inter propila izocianido kun fenetila alkoholo:

propila izocianido + fenetila alkoholo fenetila izocianido + propanolo

Reakcio 6

fenetilamino + kloroformo + 3 kalia hidroksido fenetila izocianido + 3 kalia klorido + 3 akvo

Reakcio 7

  • Per hidrolizo fenetila isocianido produktas fenetilaminon kaj formiata acidon:[5]

fenetila izocianido + 2 akvo fenetilamino + formiata acido

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.