La fenestrozono aŭ lumzono (lat claristorium aŭ clerestorium, hisp. claristorio, an overstorey aŭ clerestory, fr claire-voie, it cleristorio), estas la supra murfaco de la ĉefnavo de baziliko.
La fenestrozono troviĝas super la tegmentoj de la flankaj navoj kaj estas trarompita per fenestroj. La fenestroj de lumzono ebligas rektan prilumadon de la ĉefnavo. Kompare kun tio la ĉefnavo de halopreĝejo ne havas supran fenestrozonon kaj estas prilumata de la fenestroj de la flankaj navoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.