Fendlipo aŭ leporlipo estas denaska misformiĝo de la vizaĝo, kiu estas karakterizita per fendo en la supra lipo, makzelo aŭ palato. La fendo povas esti limigita al la supra lipo, sed ankaŭ povas daŭrigi en la supra makzelo kaj palato. Ankaŭ fendo nur en la palato ekzistas. La fendo povas esti unuflanka aŭ duflanka. Fendlipo ekestas dum la unuaj semajnoj de la gravedeco kiam la fendo, kiu estas normala fazo de la embria disvolviĝo, ne fermiĝas.
Ĝi estas kuracebla per kirurgio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.