- La mallongigo GR en Felsberg GR staras por la svisa Kantono Grizono. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Felsberg. |
Felsberg | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Imboden |
Komunumaro | Trins |
Koordinatoj | 46° 40′ 53″ N 9° 28′ 37″ O / 46.68139 °N, 9.47694 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 53″ N 9° 28′ 37″ O / 46.68139 °N, 9.47694 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2262 |
Areo | 13,40 km² |
Alteco | 572 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7012 |
Komunumkodo | 3731 |
Pri la komunumo
Felsberg (en la romanĉa lingvo: Favugn) estas komunumo de la komunumaro Trins kaj la distrikto Imboden en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2262 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Felsberg situas ĉe la norda bordo de Rejno, ĉe la suda flanko de la montmasivo Calanda. La kulmino Felserberger Calanda estas kun alteco de 2687 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo Felsberg-Neudorf kaj Felsberg-Altdorf. Felsberg-Neudorf estis kontruita, post kiam pro rokofaloj en la unua duono de la 18-a jarcento granda parto de la malnova vilaĝo estis detruita.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Felsberg limas en nordo al Pfäfers (SG), en nordoriento al Haldenstein, en sudoriento al Koiro, en sudo al Domat/Ems, kaj en okcidento al Tamins.
Trafiko
Felsberg mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi bonege atingeblas, ĉar aliflanke de Rejno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Koiro al Filisur respektive al Oberalppasejo. La komunumo ankaŭ estas konektita al la loka busreto de la urbo Koiro.
Historio
La unua dokumenta mencio de Felsberg datiĝas el la jaro 840 kiel villa Fagonio. Dum mezepoko ĝis 1851 Felsberg apartenis al la tribunalejo Rhäzüns. Kadre de la novordo de la kantona administracio en la jaro 1851 Felsberg estis kiel sola komunumo de la malnova tribunalejo Rhäzüns atribuita al la komunumaro Trins. [1]
Famaj civitanoj de Felsberg
- Leon Schlumpf, eksa membro de la Federacia Konsilio
- Eveline Widmer-Schlumpf, membro de la Federacia Konsilio
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Felsberg
- Felsberg (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Felsberg
- Felsberg GR en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Felsberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|