Felsőmocsolád [felŝOmoĉolAd] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár. Felső signifas: supra.
Bazaj informoj
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 7456
- Telefonprefikso: 82
Situo
Felsőmocsolád situas sur deklivoj, meze de sakovojo, laŭ fervojo Kaposvár-Siófok. Igal troviĝas 12, Tab 29, Kaposvár 30 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1229 en formo "Muchula". La vilaĝo foje apartenis al biemulo, foje al la eklezio. En 1563 la turkoj komputis tie 10 domojn, post jardeko 15 domojn. En 1910 laŭ la popolnomrado vivis tie 1079 loĝantoj (escepte 6 germanojn ĉiuj hungaroj). Vilaĝservoj estas lernejo, migra poŝto, hoteleto.
Vidindaĵoj
- Kastelo de Felsőmocsolád
- romkatolika preĝejo omaĝe al Laboristo Sankta Jozefo de 1790, turo alkonstruiĝis en 1955
- kalvinana preĝejo de 1790, pligrandigita en 1821
- nobeldomo de Erőss [erOŝ] el la 19-a jarcento, nun lernejo
Fontoj
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu
- www.vendegvaro
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.