Felsőberecki [felŝObrecki] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely. Felső signifas: supra.
Bazaj informoj
- Areo: 4 km²
- Alto super marnivelo: 98 m
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 3985
- Telefonprefikso: 47
Situo
Felsőberecki situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Bodrog, laŭ la slovaka landlimo, fine de mallonga sakovojo. Sátoraljaújhely troviĝas 10, Sárospatak 13, Cigánd 23, Miskolc 90 km-ojn.
Historio
Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, la limo estas senkontrole trairebla. Felsőberecki havas akvonivelan mezurilon, pli malsupren la rivero estas navigebla. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.