Felleries | |||
---|---|---|---|
| |||
komunumo en Francio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Fourmies ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Nord | ||
INSEE kodo | 59226 [+] | ||
Poŝtkodo | 59740 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 455 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 75 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 9′ N, 4° 2′ O (mapo)50.1430555555564.025Koordinatoj: 50° 9′ N, 4° 2′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 160 m - 236 m | ||
Areo | 19,49 km² (1 949 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Felleries [+] | |||
Felleries estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).
Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 455 loĝantoj sur areo de 19,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Fourmies..
Geografio
Felleries estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Felleries etendiĝas sur 19,49 km².
La komunumo ankaŭ apartenas al natura regiono konita kiel "Thiérache". Ĝi estas trafluata de la rivero Belleuse. Felleries havas landlimojn kun la najbaraj komunumoj Beugnies, Flaumont-Waudrechies, Liessies, Ramousies, Sars-Poteries, Sémeries, Solre-le-Château kaj Willies.
Vidindaĵoj
Viziteblas en Felleries la muzeo Bois Jolis, kiu estas eksa akvomuelejo, kies ekzisto estis atestita ekde la jaro 1466. Ĝi ankoraŭ produktas farunon. En la muzeo troveblas granda kvanto da lignaj produktaĵoj, sed ankaŭ fotaro dediĉita al la vilaĝo ekde la fino de la 19-a jarcento.
Administrado
Felleries apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- france Retejo de la muzeo Bois Jolis Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine