Felix le Breux | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1918 en Plzeň, Bohemio, Aŭstrio-Hungario | |
Morto | 4-an de februaro 1974 en Prago, Ĉeĥoslovakio | |
Tombo | Cemetery in Šárka vd | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Libuše Sobotková (divorcitaj) Alena Kreuzmannová (divorcitaj) Ludmila le Breux | |
Profesio | ||
Okupo | filmaktoro • aktoro • instruisto • pedagogo vd | |
Laborkampo | filmo • television production • aktorado vd | |
Aktiva dum | 1942 - 1968 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Felix le Breux, naskiĝinta la 4-an de aprilo 1918, mortinta la 4-an de februaro 1974, estis ĉeĥa aktoro. Li naskiĝis en Plzeň. Sian francan familian nomon li heredis post franca nobela antaŭulo, kiu venis en Bohemion kun napoleona soldataro.
Le Breux studis en pilzena gimnazio, kie li fariĝis kunfondinto de teatro Studenta avantgarda kolektivo (1936), kies membroj estis ankaŭ Miroslav Horníček kaj Oldřich Musil. En la jaro 1942 li finstudis pragan konservatorion kaj mallongtempe li agadis en Teatreto por 99 de Honzl, el kiu li transiris en Sendependan tetaron kaj poste por tri jaroj li enkankris en teatro Uranio. Post la jaro 1945 li akiris postenon en Teatro de la 5-a majo, poste en ensemblo de teatro de Ŝtata filmo kaj ekde la jaro 1952 li estis dum sep jaroj unu el ĉefaj aktoraj apogoj de ensemblo E. F. Burian. Ekde la jaro 1959 li agadis en teatro ABC, post tri jaroj li fariĝis ano de Urbaj teatroj pragaj, kie li agadis ĝis sia morto.