Felikso Zamenhof | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | FeZ • Zef |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1868 en Bjalistoko, Hrodna/Grodna gubernio, Rusia Imperio |
Morto | 4-an de decembro 1933 (65-jaraĝa) en Varsovio, Pollando |
Tombo | Hebrea tombejo de Varsovio |
Lingvoj | Esperanto • rusa • pola • jido |
Loĝloko | Varsovio • Bjalistoko |
Ŝtataneco | Pollando • Rusia Imperio |
Alma mater | Universitato de Varsovio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Marko Zamenhof |
Patrino | Rozalia Zamenhof |
Frat(in)oj | Ida Zamenhof • Fejgla Zamenhof • Mina Zamenhof • L. L. Zamenhof • Henriko Zamenhof • Herŝ Zamenhof • Aleksander Zamenhof • Leono Zamenhof • Sora Dvora Zamenhof • Aŭgusta Hermelin |
Edz(in)o | Helena Zamenhof |
Infanoj | Romana Zamenhof • Julian Zamenhof • Maria Zamenhof |
Okupo | |
Okupo | poeto • esperantisto • apotekisto • kuracisto |
Verkoj | Verkoj de FeZ |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 1538 |
Feliks ZAMENHOF (naskiĝis la 25-an de oktobro[jul.]/ 6-an de novembro 1868[greg.] en Bjalistoko, mortis la 4-an de decembro 1933 en Varsovio) (esperantigo Felikso ZAMENHOF, uzis pseŭdonimon FeZ aŭ Zef; laŭ iuj indikoj origine nomiĝis Fabian kaj lia mortojaro iom malsamas de la ĉi-suba) estis pola farmaciisto kaj frato de L. L. Zamenhof.
Li okupis sin pri orfoj. Li estis unu el la unuaj en la familio Zamenhof, kiu lernis Esperanton. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de Esperanto havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo.
Felix Zamenhof helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en La Esperantisto (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Lia unua verko estis la poemo "Vizito de la steloj sur la tero" publikigita en 1891[1]. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn - plejparte humorajn - versaĵojn, precipe en La Revuo, Ondo de Esperanto, Pola Esperantisto, Literatura Mondo.
Dediĉe al UK 1905 en Boulogne, li verkis la poemon "Homa doloro“. Du poemoj ankaŭ en Fundamenta Krestomatio. En la jaro 1920 li gvidis E-kongreson en Leszno apud Varsovio organizitan de pastro mariavitisma, esperantisto Adam Maria Bazyli Furmanik (1870-1957).
Fotoj
- Felikso kun Anna Tuschinski, UK 1927
- Felikso dum UK 1931 (antaŭe, dekstre)
Bibliografio
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/06, paĝo 24: Felikso Zamenhof kaj la infanoj verkita de Zofia Banet-Fornalowa.