la monto Feldberg vidata el nordnordokcidento

Feldberg (germane: "kampa monto") estas monto de 1493 metroj en la mezalta montaro Nigra Arbaro. Temas pri la plej alta monto de Germanio ekster la Alpoj. Ĝi situas en la distrikto Breisgau-Hochschwarzwald de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Proksime de ĝi troveblas samnoma administra komunumo Feldberg (Nigra Arbaro).

gastejo Zastler Hütte por migrantoj, ĉe la monto Feldberg


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.