Feketeerdő estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár. La loknomo signifas hungare: nigra-arbaro.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9211
- Telefonkodo: 96
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 400
Situo
Feketeerdő situas sur insulo de Danubo Szigetköz, ĉe Mosoni Duna, pli proksime en duoninsulo de Mosoni Duna. En la insulo estas nur flankovojoj. La vilaĝo havas ponton al la proksima Mosonmagyaróvár. Tiu urbo troviĝas 10, Hegyeshalom kaj Aŭstrio po 12, Győr 46 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis 1274 en formo "Feketheweden". Post falo de la socialismo alvenis slovakoj, kiuj fondis apartan loĝkvartalon.
En Feketeerdő migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
Vidindaĵo estas la preĝejo.
Famuloj
En Feketeerdő naskiĝis agronomo János Schmidt.
Vidu ankaŭ
- Pădurea Neagră, hungare samnoma vilaĝo en Rumanio
- Nigra Arbaro
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.