Feked, kroate FeketićFejket estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Mohács.

Kutima ŝvaba loĝdomo, kie menciindas apud la korta enirejo jam en la domo tre mallarĝa kaj alta elirejo. Ĝi estis uzata nur por forlivero de ĉerkoj, neniam por persona elirado.

Bazaj informoj

Situo

Feked situas sur mildaj deklivoj, fine de tre mallonga senelirejo, laŭ iama fervojo Pécs-Bátaszék, kiu funkciis inter 1911-1997. La vilaĝo mem konsistas el tre larĝa vojo, kiu iam estis paŝtejo, nuntempe tie kuŝas la preĝejo. La vilaĝa aspekto ankaŭ nun gardas la iaman ĐĐŝvaboj|ŝvaban]] formon.

Historio

La unua skriba mencio devenis el 1372 laŭ tiama hungara ortografio "Feketh". La komunumo senhomiĝis post la mezepoko dum dominado de la turkoj. En 1702 germanoj refondis la vilaĝon. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio. En 2001 la germanoj estis 24 %.

En Feked migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.