Fek al Esperanto | ||
---|---|---|
![]() | ||
Artisto | La Pafklik | |
Tipo | Muzikalbumo | |
Publikigo | decembro 2008 | |
Daŭro | 52 min : 12 s | |
Diskoj | 1 | |
Trakoj | 18 | |
Ĝenro | Repo | |
Firmao | Vinilkosmo | |
Aranĝadoj | La Pafklik | |
Registrado | ĉe Vinilkosmo en Tuluzo | |
Formato | KD | |
Fek al Esperanto estas la unua muzikalbumo de la Pafklik, aperinta en decembro 2008. Fek al Esperanto estas ankaŭ la titolo de 2 kantoj en la muzikalbumo. Tiuj 2 kantoj havas preskaŭ la samajn tekstojn, unu estas rokversio kaj la alia G-funka versio.
Tiu albumo estas la unua albumo de hiphopo en esperanto. Ĝi estis registrita en la studio de Vinilkosmo en Tuluzo, kaj la tekstoj estis korektitaj kaj reviziitaj. La kantoj estis verkitaj de Platano kaj Katakana, muziko estis produktita de Katakana krom la jenaj instrumentaroj: Forkapta Operaco, Fek al Esperanto, La Povo, Fek al Esperanto (G-funka versio). Enhavas la albumo ankaŭ la instrumentaj mp3-versioj de 14 titoloj por karaokeo.
Trakoj
- Eniro (Kio estas nov')
- Gangstero Esperantista
- Forkapta Operaco
- Nur restas tri tagoj (interkanto)
- Bum bum kanabis
- Jen la Pafklik
- Facilas
- Fek al Esperanto
- Varsovia vento 93.32 (interkanto)
- Urbo Paranoja
- La Povo
- Komerca
- Katakana
- Tro da fungoj (interkanto)
- Aliĝu al Polico
- La Espero (interkanto)
- Fek al Esperanto (G-Funka versio)
- Fino de la mondo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.