La Fediverso (vortokunfando inter "federacio" kaj "universo") estas reto de federaciitaj (interligitaj) serviloj, kiuj estas uzataj por TTT-eldonado (t.e. sociaj retoj, mikroblogoj, blogoj aŭ retejoj) kaj dosiera gastigado. Kvankam sendepende gastigataj, ili povas reciproke interkomuniki. Sur malsamaj serviloj (nodoj), uzantoj povas krei tiel nomatajn identecojn. Ĉi tiuj identecoj estas kapablaj komuniki trans la limoj de la nodoj, ĉar la programaro, kiu funkcias sur la serviloj, subtenas unu aŭ pliajn komunikajn protokolojn, kiuj sekvas la malferman normon.[1] Kiel identeco sur la fediverso, uzantoj povas afiŝi tekston kaj dosierojn aŭ sekvi afiŝojn de aliaj identecoj.[2] En kelkaj kazoj, uzantoj povas eĉ permesi al aliaj identecoj redakti siajn datumojn (kiel kalendarojn aŭ adresajn librojn).
Historio
En 2008, la interkona retejo identi.ca fondiĝis de Evan Prodromou. Li eldonis la programaron GNU social sub libera permesilo (la GNU-Affera Ĝenerala Publika Permesilo, AGPL). Krom tiu servilo, identi.ca, estis nur malmultaj aliaj okazoj ekzistantaj, funkciigataj de homoj por sia propra uzo. Tio ĉi ŝanĝiĝis en 2011/2012 kiam identi.ca ŝanĝis al alia programaro, nome pump.io. Pluraj novaj nodoj de GNU social estis kreitaj. Samtempe kiel GNU social, aliaj projektoj kiel Friendica, Hubzilla, Mastodon kaj Pleroma integrigis la protokolon OStatus, tiel etendante la fediverson.[3][4]
Dume, aliaj komunikaj protokoloj evoluis, kiuj integriĝis diversmaniere en la platformoj. En januaro 2018, la Konsorcio de TTT prezentis la protokolon ActivityPub, celante plibonigi la kunfunkcieblecon inter la platformoj. En aŭgusto 2018, ĉi tiu protokolo estas subtenata de dek tri platformoj.
Gab
La 4-an de julio 2019, la ekstremdekstra interkona retejo Gab, kiu ligiĝas al diversaj okazoj de blankulsuperisma perforto, aliĝis al la Fediverso, ŝanĝante sian retejon al forko de Mastodon (nome Gab Social). La Mastodon-projekto eldonis komunikaĵon kondamnante Gab kaj la plimulto el nodoj elektis bari Gab-on de federaciiĝo kun ili.[5]
Komunikaj protokoloj uzataj en la Fediverso
Ĉi tiuj komunikaj protokoloj, kiuj realigas malfermajn normojn, estas uzataj en la Fediverso:
Fediversaj programaraj platformoj
La programaroj, kiuj konsistigas la Fediverson, ĉiuj estas liberaj.[9] Kelkaj el ili stile similas al Twitter (ekzemple, Mastodon, Misskey, GNU social kaj Pleroma, kiuj estas similaj laŭ sia mikrobloga funkcio), dum aliaj inkludas pli da komunikado kaj transakciaj elektoj, kiuj estas anstataŭe kompareblaj al Google+ aŭ Facebook (kiel en la kazoj de Friendica kaj Hubzilla).[4][10]
Programo | Tipo | ActivityPub | Diaspora | OStatus | Zot/6 |
---|---|---|---|---|---|
Aardwolf-Social[11] | Socia retejo | Jes | Ne | Jes | Ne |
Akkoma[12] | Etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Anfora | Bildgastigo | Progresante[13] | Ne | Ne | Ne |
BookWyrm[14] | Libra Katalogado | Jes | Ne | Jes | Ne |
Calckey[15] | Socia retejo, etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Castopod | Podkastoj | Jes[16] | Ne | Ne | Ne |
Diaspora* (software) | Socia retejo, etblogo | Ne[17][18] | Jes | Ne | Ne |
distbin | Pastebin | Jes | Ne | Ne | Ne |
Drupal | Blogo, bilda kaj dosiera gastigo, socia retejo, retpaĝo | Jes[19] | Jes[20] | Progresante[21] | Ne |
Epicyon | Socia retejo, etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Friendica (f. Friendika; orig. Mistpark) |
Socia retejo | Jes | Jes | Jes | Ne |
Funkwhale[22] | Aŭdio, muzikgastigo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Gancio | Eventa kunigilo | Jes | Ne | Ne | Ne |
GNU MediaGoblin | Dosiera gastigo | Proponita[23] | Ne | Ne | Ne |
GNU social | Socia retejo, Blogo | Jes[24] | Ne | Jes | Ne |
GoToSocial[25] | Socia retejo, etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Guppe | Grupoj | Jes[26] | Ne | Ne | Ne |
Honk | Socia retejo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Hubzilla | CMS, Socia retejo, blogo, vikio, dosiera gastigo | Jes | Jes | Jes[3] | Jes |
Inventaire | Libraj recenzoj | Jes[27] | Ne | Ne | Ne |
Kibou | Socia retejo, etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Kbin | Ligila kunigilo, socia retejo, retforumoj, etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Lemmy[28] | Ligila kunigilo, socia retejo, retforumoj | Jes | Ne | Ne | Ne |
Libervia | Tujmesaĝilo, etblogo, blogo, datena kunhavigo, eventa administrado | Jes[29] | Ne | Ne | Ne |
Littr.me | Ligila kunigilo, socia retejo | Progresanta | Ne | Ne | Ne |
lotide[30] | Ligila kunigilo, socia retejo | Jes | Ne | Ne | Ne |
takahē[31] | Socia retejo, etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Mastodon | etblogo | Jes[32] | Ne | Forlasita | Ne |
Micro.blog[33] | etblogo blogo, podkastoj | Jes[34] | Ne | Ne | Ne |
microblog.pub | etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Misskey[35] | Socia retejo, etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Mobilizon | Eventa kaj grupa administrado | Jes | Ne | Ne | Ne |
Nextcloud Social | Datena kunhavigo | Jes[36] | Ne | Ne | Ne |
OStatus[37] | Socia retejo, etblogo | Jes | Ne | Jes | Ne |
OLKi[38] | Dosiera gastigo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Owncast[39] | Tujelsendoj | Jes | Ne | Ne | Ne |
PeerPx | Bildgastigo | Jes | Ne | Ne | Ne |
PeerTube | Filma Gastigo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Pixelfed[40] | Bildgastigo | Jes[41] | Ne | Ne | Ne |
Pleroma[42] | etblogo | Jes | Ne | Forlasita | Ne |
Plume[43] | Blogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Prismo | Ligila kunhavigo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Pubcast | Podkastoj | Jes | Ne | Ne | Ne |
pump.io | etblogo | Proponita[44] | Ne | Forlasita[45] | Ne |
Read.as | RSS | Jes[46] | Ne | Ne | Ne |
Rebased (Soapbox-BE)[47] | etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Socialhome | Retpaĝo, Socia retejo, etblogo, blogo | Jes | Jes | Ne | Proponita[48] |
Streams[49] | Socia retejo, blogo, vikio | Jes | Ne | Ne | Jes |
Tumblr | Socia retejo, etblogo, blogo | Progresante[50] | Ne | Ne | Ne |
WordPress | Blogo | Jes[51] | Jes[52] | Jes[53] | Ne |
Write.as / WriteFreely | Blogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Zap | Socia retejo, blogo, bilda kaj dosiera gastigo | Jes | Ne | Ne | Jes |
Referencoj
- ↑ Mastodon User Guide (angle). Arkivita el la originalo je 2017-04-09.
- ↑ What on Earth is the fediverse and why does it matter? (angle: "Kio damne estas Fediverso kaj kial ĝi gravas?") (angle).
- 1 2 gnusoc · master · hubzilla / addons (angle).
- 1 2 Pleroma (angle).
- ↑ Deklaro de Mastodont pri la forko de Gab (angle).
- ↑ DFRN2 (angle).
- ↑ Zot/6 (angle). Arkivita el la originalo je 2018-12-28. Alirita 2020-01-01.
- ↑ Zot Protocol (angle). Arkivita el la originalo je 2018-08-18. Alirita 2020-01-01.
- ↑ Monika Ermert: artikolo No-Spy Konferenz: CryptoParties sind out, mehr Fediverse ist in (germane: "sen-spioniga konferenco: kriptado eksmodas, pli da Fediverso ŝatatas") la 18-an de junio 2018 en la retejo heise.de (germane)
- ↑ Misskey (japane).
- ↑ Aardwolf-Social. Alirita October 23, 2022.
- ↑ akkoma.social. Alirita April 7, 2023.
- ↑ Implement mastodon API endpoints #23. Anfora. Git hub. Alirita December 10, 2018.
- ↑ bookwyrm Bookwyrm. Alirita May 26, 2021.
- ↑ Calckey. Alirita November 9, 2022.
- ↑ Castopod features. Alirita November 7, 2022.
- ↑ diaspora* Support ActivityPub #7422. Alirita August 18, 2018.
- ↑ diaspora* (May 13, 2017) Let's talk about ActivityPub. Alirita August 18, 2018.
- ↑ . ActivityPub (angle) (February 23, 2019). Arkivita el la originalo je March 6, 2022. Alirita March 6, 2022.
- ↑ . Diaspora Pod (angle) (March 2, 2012). Arkivita el la originalo je March 6, 2022. Alirita March 6, 2022.
- ↑ . OStatus (angle) (April 19, 2011). Arkivita el la originalo je March 6, 2022. Alirita March 6, 2022.
- ↑ funkwhale Funkwhale. Alirita May 2, 2019.
- ↑ GNU MediaGoblin Move federation code to ActivityPub spec #5503. Arkivita el la originalo je April 11, 2017. Alirita August 18, 2018.
- ↑ GNU social Milestone: ActivityPub - GNU Social v3. Alirita July 18, 2022.
- ↑ GoToSocial. Alirita December 27, 2022.
- ↑ immers-space Decentralized social groups for ActivityPub. Alirita November 22, 2022.
- ↑ Inventaire toot (December 7, 2021). Arkivita el la originalo je August 28, 2022. Alirita October 17, 2022.
- ↑ join-lemmy.org. Alirita July 12, 2021.
- ↑ Libervia progress note 2022-W45 (November 2022).
- ↑ lotide. Alirita October 29, 2020.
- ↑ takahē. Alirita December 27, 2022.
- ↑ Mastodon ActivityPub support #1557. Alirita August 18, 2018.
- ↑ Micro.blog. Alirita December 19, 2022.
- ↑ micro.blog Mastodon and ActivityPub. Alirita December 19, 2022.
- ↑ Misskey. Alirita May 2, 2019.
- ↑ Nextcloud Nextcloud introduces social features, joins the fediverse. Alirita December 10, 2018.
- ↑ ostatus OStatus. Alirita October 29, 2020.
- ↑ olki. Alirita October 23, 2020.
- ↑ Owncast v0.0.11 (March 5, 2022).
- ↑ Pixelfed Pixelfed. Alirita May 2, 2019.
- ↑ Pixelfed (December 25, 2018) Pixelfed federates now.. Alirita December 31, 2018.
- ↑ joinplu.me Plume. Alirita May 2, 2019.
- ↑ pump.io ActivityPub support #1241. Alirita August 18, 2018.
- ↑ pump.io OStatus #8. Alirita August 18, 2018.
- ↑ Read.as Long-form ActivityPub-enabled reader. Alirita August 29, 2018.
- ↑ rebased repo. Git hub. Alirita April 7, 2023.
- ↑ . Implementing Zot (May 19, 2018). Arkivita el la originalo je 2019-10-26. Alirita 2023-06-24.
- ↑ streams. Alirita November 2, 2022.
- ↑ . Tumblr to add support for ActivityPub, the social protocol powering Mastodon and other apps (en-US) (November 21, 2022). Alirita November 21, 2022.
- ↑ . ActivityPub – WordPress plugin | WordPress.org. Alirita November 28, 2022.
- ↑ . Plugins categorized as diaspora | WordPress.org. Alirita November 28, 2022.
- ↑ . OStatus – WordPress plugin | WordPress.org. Alirita November 28, 2022.