_banner_Aerial_view_of_airfield.jpg.webp)
Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio | ||
Federated States of Micronesia | ||
|
| |
Detaloj | Detaloj | |
Nacia himno: "Patriotoj de Mikronezio" | ||
Nacia devizo: "Peace - Unity - Liberty ("paco - unueco - libero") | ||
![]() | ||
suverena ŝtato • insula lando • lando | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Ĉefurbo | Palikiro | |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo | |
Uzata(j) lingvo(j) | angla lingvo je nacia nivelo, loke ankaŭ pliaj lokaj lingvoj | |
Areo | 700 km² | |
Loĝantaro | 105 544 (en 2017) | |
Loĝdenso | 150 loĝ./km² | |
Horzono | +10 kaj +11 | |
Interreta domajno | .fm | |
Landokodo | FM | |
Telefona kodo | +691 | |
Plej alta punkto | Dolohmwar | |
Plej malalta punkto | Pacifiko | |
Politiko | ||
Politika sistemo | demokratia federacia prezidenta respubliko | |
Ŝtatestro | prezidento David Panuelo (ekde 2019) | |
Ĉefministro | Wesley Simina | |
Sendependiĝo | en 1986 | |
Ekonomio | ||
Valuto | usona dolaro | |
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 6° 55′ 0″ N, 158° 11′ 0″ O (mapo)6.9166666666667158.18333333333 | |
Plej alta punkto | Dolohmwar [+] | |
Plej malalta punkto | Pacifiko [+] | |
- malalteco | 0 m [+] | |
Areo | 702 km² (70 200 ha) [+] | |
Loĝantaro | 105 544 [+] (2017) | |
Horzono | UTC+10:00, UTC+11:00 [+] | |
|
||
![]() |
||
Federacio de Mikronezio | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio estas lando en Oceanio, sur insuloj en la Pacifiko.
Ĝi estas federacio de kvar ŝtatoj: nome Ĉuuk, Kosrae, Ponape kaj Yap. Tiuj kvar ŝtatoj komponas la plejparton de la insuloj Karolinoj, kune kun Palaŭo.
Laŭ la stato de 2017 en la lando vivis 105 544 loĝantoj sur areo de 702 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 150 loĝantoj/km².
Historio
Inter 1952 (praktike jam ekde 1947) kaj 1986 la Federacio de Mikronezio estis parto de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. Ankoraŭ nun Traktato de Libera Asociiĝo iugrade ligas ĝin al Usono.
Ekstera politiko
La Federacio de Mikronezio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.