Federacio Bosnio kaj Hercegovino | |||
---|---|---|---|
Administra unuo | |||
Flago | Blazono | ||
administraj unuoj de Bosnio kaj Hercegovino • unua-nivela administra teritoria unuo [+] | |||
Lando | Bosnio kaj Hercegovino | ||
Supermara alteco | 1 126 m. i. J. [+] | ||
Koordinatoj | 44° N, 18° O (mapo)43.85833333333318.413888888889Koordinatoj: 44° N, 18° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Sarajevo | ||
- koordinatoj | 44° N, 18° O (mapo)43.85833333333318.413888888889Koordinatoj: 44° N, 18° O (mapo) [+] | ||
Areo | 26 110,5 km² (2 611 050 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 2 219 220 [+] (2013) | ||
Denseco | 84,99 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Fadil Novalić
(ekde ) |
||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
ISO 3166-2 | BA-BIH | ||
Federacio Bosnio kaj Hercegovino | |||
Vikimedia Komunejo: Federation of Bosnia and Herzegovina [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Federacio Bosnio kaj Hercegovino (Federacija Bosne i Hercegovine) estas unu el la du partoj de Bosnio kaj Hercegovino, kiuj ekestis per la Interkonsento de Dayton. La alia estas la Serba Respubliko.
La federacio administre dividiĝas al jenaj kantonoj (bosne kantoni, kroate županije): Una-Sana, Posavina, Tuzla, Zenica-Doboj, Bosna Podrinje, Centra Bosnio, Hercegovino Neretva, Okcidenta Hercegovino, Sarajevo, Okcidenta Bosnio (kantono 10).
N-ro | Kantono | Centro | N-ro | Kantono | Centro | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Una-Sana | Bihać | 6 | Centra Bosnio | Travnik | ||
2 | Posavina | Orašje | 7 | Hercegovino Neretva | Mostar | ||
3 | Tuzla | Tuzla | 8 | Okcidenta Hercegovino | Široki Brijeg | ||
4 | Zenica-Doboj | Zenica | 9 | Sarajevo | Sarajevo | ||
5 | Bosna Podrinje | Goražde | 10 | kantono 10 | Livno | ||
Laŭ oficiala takso de 2003-12-31 la federacio havis 2,3 milionojn da loĝantoj, kiuj dividiĝis jene:
- 1.700.000 bosnianoj (72,9 %)
- 500.000 kroatoj (21,6 %)
- 100.000 serboj (4,5 %)
- 25.000 aliaj (1,0 %)
La federacio uzas flagon, kiu montras grandan blankan kampon inter ruĝa kaj verda strioj; la verda strio simbolas la bosnianojn, la ruĝa la kroatojn. La blanka kampo enhavas la blazonon kun bosnia lilio, kroataj kvadratetoj kaj krono el dek steloj (por la dek kantonoj). La konstitucia kortumo de Bosnio kaj Hercegovino je la 2006-03-31 deklaris tiujn emblemojn kontraŭkonstituciaj, ĉar ili unuflanke elstarigas bosnianojn kaj kroatojn.