Federacia vojo 54
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 350 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio,
Rejnlando-Palatinato,
Hesio
Mapo
Foto
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 

La federacia vojo 54 - germane Bundesstraße 54 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 350 kilometrojn tra la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato kaj Hesio. La plej norda punkto estas la komunumo Gronau ĉe la limo al Nederlando kaj la plej suda la urbo Wiesbaden. Gravaj urboj survojaj estas Ochtrup (konektiĝo al la autovojo ), Steinfurt (de kie devenas la plurgeneracia denaske esperantlingva familio Klünder), Monastero (Vestfalio) (kun entute vigla esperanta vivo, tie konektiĝas la autovojo ), Werne, Lünen, Dortmund (konektiĝo al la vojo ), Hagen (konektiĝo al la vojo ), Meinerzhagen (konektiĝo al la autovojo ), Olpe (ree konektiĝo al la autovojo ), Haiger-Burbach (), Limburg, Bad Schwalbach kaj Taunusstein.

Post la vojado en Nordrejn-Vestfalio ĝis la vojnodo Haiger-Burbach, ĝi 54 kilometrojn vojas suden laŭ la limo inter Rejnlando-Palatinato kaj Hesio ĝis Aarbergen, plejparte situas okcidente de la limo, do en Rejnlando-Palatinato, kaj nur inter Irmtraut kaj Limburg je 20 kilometroj pasas al Hesio. Ekde la loĝlokoj Schiesheim/Aarbergen la vojo forlasas la federacilandan limon kaj klare en Hesio pluvojas al la hesia ĉefurbo Wiesbaden.

en Dortmund la vojo pasas tra la urbocentro
en Herdecke ĝi superpontas la riveron Ruhr


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.