Federacia Asembleo | |||||
---|---|---|---|---|---|
parlamento | |||||
Komenco | 1848 vd | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Federal Palace of Switzerland | ||||
Filioj | Political Institutions Committees • Q111544292 • Foreign affairs committees of the Federal assemby • Economic Affairs and Taxation Committees • Security Policy Committees • Q111901818 • Q111901894 • Q111901929 • Q112814509 • Federal Department of Justice and Police • Federal Arbitration Commission for the Exploitation of Copyrights and Related Rights • Q113585549 • Q124628617 vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Federacia Asembleo - germane Bundesversammlung, france Assemblée fédérale kaj itale Assemblea federale - estas la parlamento de Svislando.
Strukturo
La Federacia asembleo konsistas el du ĉambroj:
- la Nacia Konsilio de Svislando, kiu havas 200 membrojn, kaj
- la Konsilio de la Kantonoj, kiu konsistas el 46 membroj. La Nacia Konsilio kaj la Konsilio de la Kantonoj kune konsistigas la ŝtatan legislativon. Kunvenejo de la Federacia Asembleo estas la parlamentejo Bundeshaus en Berno.
En la Nacia Konsilio la parlamentaj seĝoj estas disdividataj laŭ la nombroj de loĝantoj de la unuopaj kantonoj. En la Kantona Konsilio ĉiu kantono havas du seĝojn (ses el ili, la tiel nomataj duonkantonoj, pro historiaj kialoj tamen nur unu).
La prezidanto de la Nacia Konsilio prezidas la Unuiĝintan Federacian Asembleon (germane Vereinigte Bundesversammlung), do la komunan kunvenon de ĉiuj anoj de la Nacia kaj Kantona Konsilioj.
Decidoprincipoj
La du ĉambroj de la Federacia Asembleo estas egalrajtaj. Tio signifas, ke leĝopropono devas por esti akceptita jesita de ambaŭ ĉambroj. Ambaŭ ĉambroj povas fari proponojn. Kiam unu ĉambro akceptis proponi, tiu propono estas transdonita por decido al la alia ĉambro. Tiu ĉambro povas akcepti, rifuzi aŭ modifi ĝin. En kazo de akcepto, la propono fariĝas definitiva, kondiĉe ke kontraŭ ĝi ne estas petita referendumo. En kazo de modifo, la propono estas resendita al la alia ĉambro pro decidi pri la modifita propono. En kazo de rifuzo, la propono definitive mortis.
Decidoj kiuj apartenas ekskluzive al la Unuiĝinta Federacia Asembleo
La Unuiĝinta Federacia Asembleo elektas la Federacian Konsilion, la federacian registaron kaj ankaŭ la federacian prezidanton, la federaciajn juĝistojn kaj en kazo de mobilizo de la nacia armeo, ankaŭ la nacian armeestron, la tiel nomita generalon.