februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
2-a de februaro
- La Patriarko de Moskvo Kiril anoncis, ke la Rusa Ortodoksa Eklezio sendos al la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio ĉirkaŭ 400 sacerdotojn. Unuaj militistaj pastroj aperis en la kazernoj ekde la 1-a de februaro. Ili nomiĝas "helpanto de la komandestro pri laboro kun kredantaj militistoj" kaj ricevos salajron de ĉirkaŭ 25 miloj da rubloj (ĉ. 833 usonaj dolaroj). Ĝis la fino de 2010 militistaj pastroj devos aperi en ĉiu trupunuo.
3-a de februaro
- La rusia raketo-portanto Sojuz-U kun ŝarĝa kosmoŝipo Progress M-04M startis sur de kosmodromo Bajkonur. La kosmoŝipo alportos al la Internacia Kosmostacio 2,5 tunojn da ŝarĝoj. Kuniĝo de la kosmoŝipo kaj stacio estas planita la 5-an de februaro.
4-a de februaro
- La pola prezidanto Lech Kaczyński kondamnis la decidon de sia ukrainia kolego Viktor Juŝĉenko titoligi ukrainan naciiston Stepan Bandera kiel Heroo de Ukrainio. Dum la Dua mondmilito gvidata de tiu la Ukraina Armea Organizo ekstermis 100 milojn da poloj en la oriento de Pollando.
- En Urus-Martana distrikto de Ĉeĉenio eksplodis batalo inter ĉeĉenaj gerilanoj kaj militistoj de la Internaj trupoj de Rusio. Kvin militistoj pereis.
- La Konstitucia tribunalo de Ukrainio agnoskis kontraŭkonstitucia la edikton de la ĉefministro Julija Timoŝenko, aperinta la 5-an de oktobro 2009, laŭ kiu instruistoj parolu en lernejoj nur ukraine, eĉ ekster lecionoj. Ĉi tio konsideris nur lernejojn, en kiuj oni instruas ukraine.
- La jokozuno Asashoryu eksiĝis pro skandalo. Li ebrie perfortis civilulon.
5-a de februaro
- Oni sciigis pri aresto de kvar suspektitoj pri murdo de sep entreprenistoj en Burjatio. La malgranda buso kun kadavroj de viktimoj estis trovita apud la vilaĝo Petropavlovka la 2-an de februaro. La entreprenistoj ekveturis el la urbo Zakamensk al Irkutsk la 30-an de januaro kaj verŝajne en la nokto de la 31-an de januaro ili estis mortigitaj. La motivoj povus esti rabado kaj forigo de la konkurantoj.
7-a de februaro
- Prezidentaj elektoj en Ukrainio. Ĉefaj kandidatoj estas Viktor Janukoviĉ kaj nuna ĉefministro Julija Timoŝenko.
8-a de februaro
- Oni anoncis ke Laura Chinchilla venkis en la prezidentaj balotoj okazintaj la antaŭan tagon en Kostariko. Ŝi komencos sian oficon la 8-an de majo, kaj estos la unua virino prezidanta en tiu centramerika lando.
- Forpasis la fama rusia aktorino Anna Samoĥina, kiu havis nur 47 jarojn. De novembro 2009 ŝi batalis kontraŭ stomaka kancero, sed malsukcesis. La 4-an de februaro ŝi iĝis La emerita artistino de Rusio. Anna Samoĥina estos entombigita en Sankt-Peterburgo.
10-a de februaro
- Oni sciigis pri rezultoj de la prezidanta balotado en Ukrainio. Venkis Viktor Janukoviĉ, kiu ricevis 48,95 % voĉdonojn. Lia konkurantino Julija Timoŝenko ricevis nur 45,47 % voĉdonojn kaj tuj deklaris pri falsado de la rezultoj.
- La eksa prezidanto de Urugvajo Juan Maria Bordaberry estis kondamnita al 30 jaroj de malliberigo pro krimoj, farintaj de li inter 1970 kaj 1976, inkluzive ŝteladon de 9 kaj murdo de 2 homoj. Bordaberry havas 81 jarojn.
11-a de februaro
- La faman britan vestfasoniston Alexander McQueen oni trovis pendita en ties loĝejo en Londono. Verŝajne temas pri memmortigo. McQueen tre suferis pro morto de sia patrino, okazinta la 2-an de februaro, kio kaŭzis lian deprimon.
- La turka miliardulo Mehmet Emin Karamehmet estis kondamnita al 11 jarojn kaj 8 monatojn de malliberigo pro malversacio en la banko Pamukbank, kiun li posedis ĝis 2002. Poste ĝi estis ŝtatigita.
12-a de februaro
- Mortis la kartvela luĝisto Nodar Kumaritashvili okaze de trejnado antaŭ la komenco de la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero. Tiu akcidento multe funebrigis la malferman ceremonion de la 13-a de februaro.
18-a de februaro
- Niĝeraj militistoj, gvidataj de la artileria majoro Salou Djibo, faris puĉon, renversinte la prezidanton Mamadou Tandja. Almenaŭ du el partoprenintoj de la ŝtatrenveso — koloneloj Dijibrilla Hima Hamidou kaj Abdoulaye Adamou Harouna — aktive partoprenis la puĉon de 1999, rezulte de kiu okazis prezidanta balotado kaj estis elektita Mamadou Tandja. Nun la prezidanto troviĝas sub aresto en la ĉefurbo Niameo.
- Laŭ postulo de la rusia prokurejo ĉesis funkciadon domajno de la plej populara en la lando torentejo torrents.ru. Ĝi havis pli ol 4 milionojn da aktivaj klientoj. Nun ĝi estis akuzita pri rompo de la aŭtorrajtoj. La torentejo funkcias nun sub alia domajno, en la domajn-zono .org.
19-a de februaro
- Finiĝis la laŭta proceso pri rusia miliciano Denis Jevsjukov, kiu la 27-an de aprilo 2009 senkiale komencis pafi kontraŭ homoj en Moskvo. Unue li mortpafis ŝoforon, kiu alveturigis lin en vendejon, poste grave pafvundis du hazardajn preterirantojn kaj pafvundis kvin kaj pafmortigis unu homojn en vendejo. 32-jara majoro Jevsjukov estris milician (polican) sekcion en unu el moskvaj distriktoj kaj estis konsiderata perspektiva. Nun li estis kondamnita al la ĝismorta malliberigo. Ĉi tiu proceso elvokis la grandan rezonancon kaj la prezidanto Dmitrij Medvedev anoncis reformon de la milicio.
- La 112-a kemia elemento, ankaŭ konata kiel eka-hidrargo, oficiale ricevis la novan nomon — Kopernicio.
25-a de februaro
- Viktor Janukoviĉ faris ĵuron kiel la prezidanto de Ukrainio.
- La Eŭropa Parlamento alparolis al la ukraina prezidanto Viktor Janukoviĉ kun peto abolicii la decidon pri agnosko de Stepan Bandera kiel Heroo de Ukrainio, ĉar li estis kunlaboranto kun nazioj kaj partoprenis amasajn murdojn dum la Dua mondmilito. Pli frue protestis ankaŭ rusiaj kaj polaj oficiuloj.
- En Moskvo estis kondamnitaj ĝis 6,5 al 23 jaroj de malliberigo anoj de la naciista grupaĉo "La blankaj lupoj". De 2007 ili murdis almenaŭ 6 azianojn. La gvidanto de la grupaĉo estis 18-jara Aleksej Ĝavaĥiŝvili, kiu propramane mortigis du homojn.
27-a de februaro
- Forta tertremo okazas en la regionoj de Biobío kaj Maule en Ĉilio; oni anoncis ke mortis pli ol 700 homoj.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.