Fasa · فَسا | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Irano • urbego | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | Farso | ||
Telefonkodo | 0731 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 825 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 56′ N, 53° 39′ O (mapo)28.93833333333353.648333333333Koordinatoj: 28° 56′ N, 53° 39′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fasa (perse فَسا) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en Provinco Farso, en Irano.

Bazaj informoj
- Supermara alteco: 1365 m
- Loĝantaro: 110,825 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 731
Geografio
Fasa situas sur altebenaĵo 50 kilometrojn de la alia distrikta ĉefurbo Ĝahrom, 131 kilometrojn de la propra provinca ĉefurbo Ŝirazo, 323 kilometrojn de marhaveno Bandar Abaso, 431 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Esfahano, 778 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano .
Historio
La urbo aperis jam en popularaj rakontoj, legendoj. Fasa islamiĝis en 644, post jarcentoj Fasa estis preskaŭ tiel granda, kiel Ŝirazo pro la komercado. En 990 kaj 1050 turkoj prirabis la urbon. En la postaj kronikoj Fasa estas apenaŭ menciita. En la 19-a jarcento Fasa estis "plaĉa vilaĝo". La urba municipo formiĝis en 1925.
Ekonomio
Fasa estas granda regiona agrikultura centro, kies ĉefaj produktoj estas cerealoj kaj kotonoj. Fasa estas konata kiel tritikourbo. La urbego ankaŭ havas plurajn uzinojn pri nutraĵoj kaj kelkajn uzinojn pri tapiŝoj kaj kotonaĵoj. En Fasa pluraj universitatoj funkcias.


Trafiko
Al Fasa kuras 3 ĉefvojoj el Ŝirazo, Ĝahrom kaj Bandar Abaso. Apud la urbego flughaveno troviĝas.
Klimato
Fasa situas en Duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Precipitaĵo en la jaro estas po 300 mm. Somere ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 18,5 °C.
Vidindaĵoj
Fontoj
- interalie WikiTrans