Farvagny | |
---|---|
Blazono de Farvagny | |
Preĝejo Sankta Vincenco en Farvagny | |
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 43′ 14″ N 7° 3′ 52″ O / 46.72056 °N, 7.06444 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 14″ N 7° 3′ 52″ O / 46.72056 °N, 7.06444 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2093 |
Areo | 10,03 km² |
Alteco | 700 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1726 |
Komunumkodo | 2192 |
Mapo de Farvagny | |
Farvagny estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2093 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
La komunumo Farvagny situas en la Friburga Mezlando, proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo, ĉe la suda bordo de la rivero Glano. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Farvagny-le-Grand, Farvagny-le-Petit, Grenilles kaj Posat.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,03 km², de kiuj 20,8% estas kovritaj de arbaro, 66,0% servas por agrikulturo kaj 12,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Farvagny limas en nordo al Cottens, en nordnordoriento al Hauterive, en nordoriento al Corpataux-Magnedens, en oriento al Rossens, en sudoriento al Pont-en-Ogoz, en sudo al Vuisternens-en-Ogoz, en okcidento al Le Glèbe, kaj en nordokcidento al Autigny.
Trafiko
En oriento tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 kaj oriente de ĝi la svisa aŭtovojo A12. La alveturejo al la aŭtovojo troviĝas rekte oriente apud la komunumlimo sur la teritorio de Rossens. La vilaĝoj mem atingeblas per la vojo n-ro 1310 kaj aliaj flankaj vojoj. Pere de diversaj buslinioj la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La komunumo Farvagny estis kreita la 1-an de januaro 1996 per kunigo de la antaŭaj komunumoj Farvagny-le-Grand, Farvagny-le-Petit, Grenilles kaj Posat.[3] La unua dokumenta mencio de Farvagny datiĝas el la jaro 1082 kiel Faverneis. La vilaĝoj de Farvagny apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Pont, kiun en la jaro 1483 aĉetis la urbo Friburgo kreante la Voktejon Pont-Farvagny. Post la disfalo de la Kastelo de Pont Farvagny-le-Grand en la jaro 1617 fariĝis la ĉefloko de la voktejo. Dum la Helveta Revolucio en 1798 la voktejo Farvagny restis fidela al Friburgo kaj luktis kontraŭ la helvetaj kaj francaj trupoj. Post la malvenko de la malnova reĝimo ĝi estis integrita al la distrikto Romont. Post ties malfondo en la jaro 1848la vilaĝoj de Farvagny estis integritaj al la distrikto Sarino.[4]
Vidindaĵoj
La katolika pastra preĝejo Sankta Vicenxo estis konstruita en la jaro 1888 ĝis 1892 sur la restaĵoj de malnova preĝejo. Vid-al-vide de la preĝejo situas la Kastelo Farvagny kun ronda turo, kiu en la jaro 1617 ĝis 1625 estis grandigita al vokta kastelo.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Marianne Rolle: Farvagny en Historia Leksikono de Svislando (2004-11-17)
- ↑ Fonto: Hubert Guisolan: Farvagny-le-Grand en Historia Leksikono de Svislando (2005-10-24)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Farvagny – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Preĝejo Sankta Vincenco en Farvagny
- La preĝejo de antaŭe
- La preĝejo de interne
- Kastelo Farvagny
|