Farlete | |||
---|---|---|---|
| |||
loĝloko • municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50163 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 408 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 41′ N, 0° 30′ U (mapo)41.6809631-0.50719140000001Koordinatoj: 41° 41′ N, 0° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 413 m [+] | ||
Areo | 104,111719 km² (1 041 1.1 719 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Farlete [+] | |||
Farlete [farLEte] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Monegros (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la orienta parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu de ses zaragozaj municipoj, nome de nordo suden Leciñena, Perdiguera, Farlete, Monegrillo, La Almolda kaj Bujaraloz, kiuj post la nova komarkigo aprobita en 1996 estas parto de Monegros.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la okcidenta parto de la komarko Monegros, sude de tiuj de Perdiguera kaj Alcubierre, kaj okcidente de Monegrillo. Temas pri tre arida areo.
La loĝloko Farlete (413 msm) estas iom norde de la paga aŭtoŝoseo AP-2 kaj nacia ŝoseo N-2 kiu komunikas inter Candasnos oriente kaj Zaragoza nordokcidente. La regiona ŝoseo A-1104 ebligas la komunikadon kun Perdiguera (nordokcidente), Villamayor de Gállego kaj Zaragozo okcidente kaj Monegrillo kaj La Almolda (sudoriente).
Historio
La areo estis loĝata de araboj. En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono.
En la komenco de la Hispana Enlanda Milito Farlete estis celo de la anarkiisma Kolono Los Aguiluchos de la FAI en ĝia avanco el Barcelono al Zaragozo, kaj la liberecanoj okupis la lokon post batalo sur la ĉirkaŭa kamparo kun pafado de artilerio kaj de aviado. Tio aperis en la dokumenta filmo La Batalla de Farlete.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Farlete kie oni malaltiĝis el 623 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 376 loĝantoj.
Ekonomio
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktoĝardeno) kaj brutobredado al turismaj servoj (rura turismo).
Vidindaĵoj
Inter vidindaĵoj elstaras la baroka preĝejo de Sankta Johano Baptista de la 16-a jarcento, la Sanktejo de la Virgen de la Sabina de la 17-a jarcento, la turo La Torraza de la 14-a jarcento je ĉirkaŭ 6 km, grotoj de la Sierra de Alcubierre en la montoj San Caprasio (812 m) kaj Monte Oscuro (822 m), kaj aliaj naturaj lokoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.