Farkas Cserey | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1773 en Vieno | |
Morto | 25-an de decembro 1842 (69-jaraĝa) en Vieno | |
Lingvoj | hungara • germana vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Patro | Farkas Cserey vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĉambelano • soldato • verkisto vd | |
Laborkampo | floristiko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Farkas Cserey [farkaŝ ĉerei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserey Farkas estis hungara ĉambelano, majoro, verkisto, botanikisto. Lia patro estis la samnoma Farkas Cserey (pli aĝa), lia nobela antaŭnomo estis nagyajtai [nadjajtai].
Farkas Cserey[1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1773 en Vieno (Habsburga Imperio), li mortis la 25-an de decembro 1842 en Vieno.
Biografio
Farkas Cserey studis en sia naskiĝurbo, poste li studvojaĝis en Eŭropo. Li soldatiĝis kaj partoprenis en bataloj kontraŭ Napoleono. Li havis bienon en Kraszna (Transilvanio), kie li longe vivis kaj plantis botanikan ĝardenon. Li estis ankaŭ apoganto de la hungara literaturo. Li havis edzinon, sed depost la vidviĝo li translokiĝis al Vieno, kie li mortis malriĉa.
Liaj kontribuoj
- A fekete ember (tradukita teatraĵo, 1800, prezentita en Pest (urbo), 1811)
- A falusi nevelésnek módgyáról való vélekedés (artikolo, 1806)
- leteroj kaj manuskriptoj
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.