Farah | |||
---|---|---|---|
فراه | |||
ruino de la antikva citadelo de Aleksandro la Granda | |||
urbo | |||
Administrado | |||
Lando | Afganio | ||
Provinco | provinco Farah | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 200 (takso de 2006) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 23′ N, 62° 7′ O (mapo)32.38333333333362.116666666667Koordinatoj: 32° 23′ N, 62° 7′ O (mapo) | ||
Alto | 650 m [+] | ||
Horzono | UTC+4:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Farah [+] | |||
Farah, foje ankaŭ latinliterigata per horizontala superstreko Farāh, perse kaj paŝtoe فراه) estas urbo en la okcidento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la samnoma provinco Farah. Laŭ takso en la jaro 2006 la urbo Farah havis proksimume 30 200 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 18 797).
Farah situas proksimume 700 kilometrojn sudokcidente de la urbo Kabulo, iom pli ol 100 kilometrojn de la limo al Irano.
Ĝenerale historiistoj identigas la urbon kun la antikva, komence helenisma, urbo Fira respektive Frada, fondita de la armeo de Aleksandro la Granda. La urbo en 1221 estis detruita fare de la mongoloj, sekve estis rekonstruita, sed en 1737 estis duafoje detruita fare de la persoj sub ŝaho Nadir, la fondinto de la dinastio de afŝaridoj.
Multaj urbanoj estas taĝikoj kaj adeptoj de ŝijaisma islamo. La urba kvartalo Jazdi estas karakterizita fare de persaj enmigrintaj antaŭ multaj generacioj, kiam ankoraŭ ne ekzistis konstanta ŝtata limo inter Irano kaj Afganio.