La Fantomaj stacioj de la metroo de Parizo estas metroaj haltejoj forlasitaj aŭ fermitaj al la publiko. Pro historiaj aŭ komercaj kialoj, 16 stacioj de la Metroo de Parizo estas neuzataj kaj neatingeblaj, kio donas al ili vualon de mistero.[1]
La plej multaj el ili estis fermitaj kiam Francio eniris la militon en septembro 1939, komence de la dua mondmilito, kaj neniam estis reenservigitaj; aliaj estis recikligitaj aŭ malaperis dum la reto evoluis. Du stacioj estis konstruitaj, sed neniam ricevis ajnan vojaĝanton kaj mankas aliro al la publika ŝoseo. Tri aliaj estis dezajnitaj ĉe la struktura stadio, sed neniam estis ekipitaj aŭ priservitaj de metrolinio. Fine, depost 2015, la fundamentoj de ebla stacio estis konstruitaj.
Mapo
Resuma tabelo de stacioj
Stacio | Linioj | Tipo | Malfermo | Fermo |
---|---|---|---|---|
La Défense - Michelet | Neniam malfermita (struktura konstruo farita) | - | - | |
Élysées La Défense | Neniam malfermita (struktura konstruo farita) | - | - | |
Porte Maillot | Translokita | 1900 | 1937 | |
Victor Hugo | Translokita | 1900 | 1931 | |
Martin Nadaud | Kunfandita | 1905 | 1969 | |
Haxo | Neniam malfermita (kajo farita) | - | - | |
Porte des Lilas - Cinéma | Fermita | 1921
1952 |
1939
1956 | |
Les Halles | Translokita | 1908 | 1977 | |
Arsenal | Fermita | 1906 | 1939 | |
Gare du Nord USFRT | Fermita | 1907 | 1942 | |
Orly-Sud[2][3] | Neniam malfermita (struktura konstruo farita) | - | - | |
Champ de Mars | Fermita | 1913 | 1939 | |
Invalides | Morta kajo, neniam malfermita | - | - | |
Saint-Martin | Fermita | 1931 | 1939 | |
Porte Molitor | Neniam malfermita (kajo farita) | - | - | |
Bruneseau - Masséna | Planata (struktura konstruo farata) | - | - | |
Croix-Rouge | Fermita | 1923 | 1939 | |
Porte de Versailles | Translokita | 1910 | 1930 |
Bildgalerio
Referencoj
- ↑ Les stations fantômes du métro de Paris Arkivigite je 2020-01-31 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo de la 17-a de novembro 2010, en retejo planet.fr kie temas pri la «misteraj fantomaj stacioj de la metroo de Parizo».
- ↑ Ne konfuzu kun Orly-Sud, stacio sur aŭtomata metrolinio Orlyval.
- ↑ À la recherche du mystérieux souterrain de l’Aéroport Paris-Orly
Vidu ankaŭ
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stations fantômes du métro de Paris en la franca Vikipedio.
|