Fantoma verkisto (litera traduko de la angla "ghostwriter"), ankaŭ nomita "negra" en Hispanio kaj Francio, estas profesia verkisto kiun dungas persono aŭ firmao por verki aŭtobiografiojn, fabelojn, artikolojn, romanojn aŭ aliajn verkojn sen esti menciita kiel ĝia aŭtoro. Aktoroj, famuloj kaj politikistoj relative ofte dungas fantoman verkiston por verki tekstojn. Foje la fantoma verkisto estas menciita kiel "kunlaboranto".
Ekzemploj
- Alan Dean Foster verkis romanon pri Star Wars. George Lucas estis menciita je ĝia kovrilo.
- Terry Bisson verkis la romanon Saint Leibowitz and the Wild Horse Woman por Walter M. Miller.
- Giovanni Gentile verkis La doktrino de la Fascismo. Mussolini estis por ĝi "honorigita".
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.