Fandakvo estas akvo liberigita per la fandado de neĝo aŭ glacio, inklude tiun el glaĉeroj, glacimontoj kaj glacitavoloj al oceanoj. Fandakvo estas ofte trovebla en la ablacia zono de glaĉeroj, kie la proporcio de neĝokovro estas malgranda. Fandakvo povas esti produktita ankaŭ dum vulkanaj erupcioj, laŭ simila maniero al kiu la pli danĝeraj laharoj formiĝas.
Kiam fandakvo flakas sur la surfaco anstataŭ flui, ĝi formas fandakvejon. Kiam la vetero malvarmiĝas tiu fandakvo often re-frostiĝas. Fandakvo povas kolektiĝi aŭ fandiĝi sub la glacia surfaco. Tiuj fandakvejoj, konataj kiel subglaciaj lagoj povas formiĝi pro geotermika varmo kaj frotado.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.