Familio Parler estis familio de ŝtontajlistoj, skulptistoj kaj arĥitektoj origina el Schwäbisch Gmünd, kiu dum la 14-a jarcento kreis aŭ kunkreis gravajn verkojn de gotikaj arĥitekturo kaj arto en tuta Eŭropo, inter ili la unuajn bildobustojn de la novepoko, la katedralon de Schwäbisch Gmünd, la katedralon de Sankta Vito kaj la ponton de Karolo en Prago, la preĝejon Sankta Sebaldo en Nurenbergo, la katedralon Sankta Barbara en Kutná Hora, la urbodomon de Krakovo, la katedralojn de Ulm, Freiburg kaj Bazelo.
La unua konata Parler, eble devena el Kolonjo, Heinrich Parler la pli maljuna aŭ ankaŭ Heinrich de Gmünd la pli maljuna (proks. 1300–1387), kiu validas kiel unua arĥitekto de la katedralo de Ulm kaj ankaŭ konstruis la katedralon Sankta Kruco en Schwäbisch Gmünd. La plej elstaraj reprezentanoj estas liaj supozataj filoj Johann Parler la pli maljuna, Michael Parler kaj Peter Parler kaj la filoj de Peter Parler, Johann Parler la pli juna kaj Wenzel Parler.[1]
Historie pruvita estas la nomo Parler nur ĉe Peter Parler, tamen ĉi tiu nomo por ĉi tiu familio estas vaste disvastiĝinta.
Referenco
- ↑ Barbara Schock-Werner: Parler. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). volumo 20, Duncker & Humblot, Berlin 2001, ISBN 3-428-00201-6, pj. 69–74
Literaturo
- Max Bach: Die Parler und ihre Beziehungen zu Gmünd] En: Repertorium für Kunstwissenschaft. 23. Spemann, Berlino kaj Stutgarto 1900.
- Alfred Klemm: Die Familie der Meister von Gmünd und ihre Zeichen. En: Korrespondenzblatt des Gesamtvereins der deutschen Geschichts- und Altertumsvereine. 42, 1894, pj. 9-15 (MDZ Munkeno).
- Anton Legner (eldoninto): Die Parler und der schöne Stil 1350-1400. 3 volumoj. Kolonjo 1978.
- Marc Carel Schurr: Die Baukunst Peter Parlers. Der Prager Veitsdom, das Heiligkreuzmünster in Schwäbisch Gmünd und die Bartholomäuskirche zu Kolin im Spannungsfeld von Kunst und Geschichte. Ostfildern 2003.