Hereda diktatoreco, aŭ familia diktatoreco, laŭ terminoj de politika scienco personisma reĝimo, estas formo de diktatoreco kiu okazas en teorie aŭ formale respublika aŭ socialisma reĝimo, sed funkcias praktike kiel absoluta monarkio aŭ despotismo, en kiu la politika povo pasas de unu al alia ene de la diktatora familio. Tiele, kvankam la ĉefa estro estas ofte nomata prezidento aŭ ĉefministro pli ol reĝo aŭ imperiestro, la povo estas transigita inter membroj de la sama familio sub la eminenta aŭtoritato de la estro. Foje la estro estis deklarita prezidento dumviva kaj uzas tiun povon por nomumi unu el sia familio kiel sukcedanto.
Familia diktatoreco estas diferenca el monarkio (kie la posteulo estas postulita de la ĝenerala konstitucia juro), aŭ el politika familio (kie membroj de la familio havas neformalan, pli ol formalan kaj nesupereblan politikan aŭtoritaton).
Ekzemploj
- Familio Duvalier en Haitio
- Familio Kim en Norda Koreio
- Familio Somoza en Nikaragvo
- Familio Assad en Sirio