Familia cerkomelo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cercomela familiaris (Stephens, 1826) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Familia cerkomelo, Cercomela familiaris, estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas komuna loĝanta reproduktulo en suda Afriko sude de Saharo en rokaj kaj montaraj habitatoj kaj ĉirkaŭ homaj setlejoj.
Aspekto
La Familia cerkomelo estas diketa mallongvosta birdo 14-15 cm longa. La supraj partoj de plenkreskulo estas malhelbrunaj, kaj la vangoj sub la okuloj estas oranĝecaj. La subaj partoj varias el blankecaj al palgrizbruna, kaj ankaŭ pugo kaj eksteraj vostoplumoj (ĉebaze) estas oranĝecaj. La flugilplumoj kaj centraj vostoplumoj estas malhelbrunaj al nigrecaj. La mallonga rekta beko kaj kruroj kaj piedoj estas nigraj. Okuloj estas nigraj kaj estas hela okulringo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas malhelbrunaj supre kaj sablokoloraj sube, tre markitaj sablokolore en supraj partoj, kaj skvamecaj ĉebruste.
La Familia cerkomelo havas mildan alarmalvokon "ŝek-ŝek". La kanto estas trileca.
Kutimaro
La Familia cerkomelo kosntruas tasforman neston de haro, lano, plumoj aŭ milda plantomaterialo sur bazo de pli malmilda vegetala materialo. Ĝi estas konstruita en truo engrunda, rokfendo aŭ konstruaĵo. Ili povas uzi nestoskatolojn aŭ jam neuzatan neston de Socia teksulo. Ili kutime nestumas el julio al aprilo, sed reproduktiĝas iam ajn kiam kondiĉoj taŭgas, ĉefe en la plej aridaj areoj.
La Familia cerkomelo estas plej ofte vidata stara sur roko, aŭ haltanta sur nudaj makuloj surgrunde. Ĝi havas kutimon rapide movi siajn flugilojn unu aŭ dufoje kiam moviĝas. Ĝi videblas en malgrandaj familiaj grupoj de ĝis 5 birdoj (kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la scienca nomo), kaj estas senvaria maltimida kaj alproksimigebla. Ili manĝas insektojn, fruktojn, animalan grason kaj elhomajn rubaĵojn.
La nomo en Afrikansa de tiu specio "spekvreter" signifas "grasomanĝulo", kaj devenas el la fakto ke ili disvolvigis la kutimon manĝi lardon uzitan por grasigi vagonajn aksojn fare de buraj pioniroj.
Referencoj
- Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
- SASOL e-guide Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine