Famagusta | |
greke: Αμμόχωστος, turke: Mağusa | |
urbo | |
jura ŝtato | Kipro |
---|---|
fakta ŝtato | Turka Respubliko Norda Kipro |
Koordinatoj | 35° 6′ 54″ N 33° 56′ 33″ O / 35.11500 °N, 33.94250 °O (mapo) |
Situo de la urbo enkadre de Kipro
| |
Vikimedia Komunejo: Famagusta | |
Retpaĝo: www.gazimagusabelediyesi.org | |
Famagusta (greke Αμμόχωστος, latinliterigite Ammóĥostos; turke Mağusa aŭ Gazimağusa) estas urbo ĉe la orienta marbordo de Kipro. Ĝi estas la fakta administra centro de distrikto Gazimağusa de la Turka Respubliko Norda Kipro, kiu nur estas rekonita fare de Turkio. Jure ĝi estas la ĉefurbo de distrikto Famagusta de la Respubliko Kipro. Ĝi situas oriente de Nikozio, kaj havas la plej profundan havenon de la insulo. En la eŭropa mezepoko, la urbo estis komerca kolonio de la Ĝenova Respubliko.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.