Falvak Népe (Popolo de Vilaĝoj) estis hungarlingva semajnrevuo de kamparanoj kaj de vilaĝaj malriĉuloj aperinta en Kluĵo, Rumanio inter 30-a de septembro 1932 kaj 19-a de marto 1933. Redaktis János Demeter. Ĝi publikis ankaŭ beletriskikaĵojn de Ady, Attila József, Illyés Gyula, Erdélyi József, Méliusz József, Áron Tamási – sub pseŭdonimo István Gyökér – István Nagy. Ĝian lastan numeron la aŭtoritatoj konfiskis kaj ĝian pluan eldonon malpermesis.
Nova apero
Ekde 18-a de novembro 1945 denove aperis kiel la revuo de la rumaniaj hungaraj kamparanoj. Komence aperis duonmonate, de 10-a de septembro 1948 ĉiusemajne en 100 000 ekzempleroj. Ĝia nova ĉefredaktoro estis Sándor Kacsó, la redaktoroj en la unuaj jaroj estis Asztalos István, Horváth István, Kós Balázs. De 1950 la ĉefredaktoro fariĝis András Sütő kaj la redaktoroj Herédi Gusztáv, Katona Szabó István; la interna kunlaboranto Viktor Román. Ĝiaj regulaj eksteraj kunlaborantoj estis Balogh Edgár, Csehi Gyula, Gaál Gábor, Kiss Jenő, Károly Kós, Létay Lajos, Nagy István, Szentimrei Jenő, Tamás Gáspár. Gyula László havis historisciencan popularigan rubrikon. Ĝiaj fakkunlaborantoj estis: Antal Dániel, Bikfalvy Ferenc, Kozán Imre, Kőnig Miklós, Mezei Sándor, Mózes Pál, Nagy Miklós, Opra Pál, Pap István, Dénes Szeghő, Szövérdi Ferenc, Veress István. En junio 1951 ĝia redaktoro moviĝis en Bukareŝton kaj de 1-a de julio 1952 ĝia titolo ŝanĝis je Falvak Dolgozó Népe. Ĝis 1954 ĝia ĉefredaktoro estis András Sütő, poste Kahána Sámuel, Mag Péter, Hegedűs Mihály. De 1959 ĝian redaktadon kaj eldonadon faris la redaktoraro de Előre. Komencis nova pozitiva etapo de printempo 1968 en ĝia vivo, kiam László Simonka respondis por la gazeto kiel la vicĉefredaktoro de Előre. Ĝiaj kunlaborantoj estis: Cseke Péter, Gy. Szabó Gyula, Zágoni Attila, Hajas István, Bazsó Zsigmond, Muzsnay Árpád kaj de 1978 Ferencz S. István.