Fakturo estas komerca dokumento, kiun vendanto transdonas aŭ sendas al aĉetanto, indikante i.a. la kvanton kaj specon de la liveritaj varoj aŭ de la plenumitaj servoj. La fakturo indikas la sumon, kiun la aĉetanto devas pagi al la vendanto.
Fakturo povas krome enteni ekzemple la sekvajn informojn:
- Kompleta nomo kaj adreso de la vendanto kaj de la aĉetanto
- Numero de la fakturo
- Dato de la fakturado
- Dato de la liverado
- Limdato por la pago
- Imposta numero de la vendanto
- Sumo kaj speco de la impostoj entenataj en la faktura sumo
En la diversaj naciaj komercaj leĝoj estas fiksite, en kiaj kazoj la skribado de fakturo estas deviga, kaj kiujn el la supre menciitaj informoj la fakturo nepre devas enteni.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.