![](../I/Les_Tr%C3%A8s_Riches_Heures_du_duc_de_Berry_d%C3%A9cembre.jpg.webp)
La tre riĉaj horoj de la duko de Berry, fama iluminacia manuskripto, estas videbla kaj de publiko kaj de fakuloj nur en la formo de alt-kvalita faksimilo.
Faksimilo (lat. faru ĝin simila!) signifas originalfidelan kopion, t.e. reprodukton de ofte historie grava dokumento. Laŭ Francisko Azorín Faksimilo estas Ekzakta reproduktaĵo de skribo, desegno.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina fac simile (fari simile) el facere + simile.[2]
La nocio fakso venas same el la faksimilo.
La bona faksimilo egalas al ekzemplero en grando kaj farbo.
Produktado
La reproduktado okazas per lignogravuro, lumpreso aŭ fotomeĥanika postpreso.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 71.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.