Siliko estas mineralo, do speco de ŝtono. Ĥemie temas pri unu el pluraj variaĵoj de kvarco (SiO2). Siliko estas tre stabila ŝtono, kaj dum prahistoriaj epokoj, aparte dum la ŝtonepoko, la homoj multe uzis kunbaton de du silikaj ŝtonoj por krei ilojn kun akraj anguloj kaj krei fajreron kaj per ĝi havigi fajron. Tio funkcias plibone per kunbato de tiaj ŝtonoj kun aliaj ŝtonoj aŭ materialoj riĉaj je fero (ekz. pirito, ŝtalo). Nescienca kroma nomo de la mineralo tial estas fajroŝtono.
Bildaro
- malfermigita per segilo de malgranda siliktubero kun bone videbla hela ŝelo
- akraeĝa siliko parto
- bendosiliko el norta Germanujo. La benoj ekestas pro ritma desiliciigado de la siliko
- el kretroko elavita fajroŝtono sur Rügen.
- fajroŝtonaj kampoj en „ Schmalen Heide“ sur Rügen
- fajroŝtono el la balta maro (Boltenhagen)
- platoforma fajroŝtonaj sedimentaĵoj.
- fajroŝtono kun truo
- fajroŝtona disko el Polujo
- polzrita fajroŝtono el Helgoland
- tranĉilo de Gebel el-Arak, ornamtranĉilo el la egipta prahistorio ĉirkaŭ 3300–3200 a.K. eburamanumo kaj flaveca fajroŝtona klingo
- fajroŝtono el suda Francujo
- neregulformaj fajroŝtonoj de la Majaoj de la meza preklasiko (900–400 a. K.). en la Reĝaj muzeoj por Belaj Artoj de Belgio de Bruselo
- fiŝvosta ponardo el Hindsgavl, Danujo
- fajroŝtona hakilo, funelpokalkulturo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.